Biologia klasado | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||||||||||
Aplonis brunneicapillus (Danis, 1938) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
La Blankokula sturno (Aplonis brunneicapillus) estas birdo de la familio de sturnedoj kaj genro de Pacifikaj sturnoj aŭ Aplonis. Ĝi estas monotipa.
Aspekto
Ĝi estas birdo 21 cm longa plus 11 cm de vostodirektiloj. Ĝi estas longvosta, blankokula, brila malhelverda sturno kun helbruneca krono (kio nomigas la specion en la latina scienca nomo) kaj malhelbrunaj flugiloj. Plenkreskuloj havas longajn vostodirektilojn kiuj estas ofte ĉu rompitaj ĉu perditaj. Junuloj estas senkoloraj kun striecaj sablokoloraj subaj partoj kaj havas nek la longajn vostodirektilojn, nek la blankajn irisojn nek la fortikan bekon de plenkreskulo.
Similaj specioj estas la Metala sturno, A. metallica, kaj la Kantosturno, A. cantoroides, kiuj havas ruĝajn okulojn, pli mallongajn vostojn kaj pli fajnajn bekojn. Junuloj estas similaj kaj distingeblaj pro struktura komparo kun akompanantaj plenkreskuloj.
La voĉo konsistas je ampleksa gamo de sturneca babilado kaj fajfado.
Kutimaro
Ili reproduktiĝas kolonie kaj en malaltaj marĉoj kaj en montetaj arbaroj. Ili manĝas foje laŭ aroj en arbaroj, arbarbordoj kaj duarangaj arbaroj kaj nutras sin per fruktoj.
Disvastiĝo
Ĝi estas indiĝena de Papuo-Novgvineo kaj Salomonoj kaj ĉefe en Bougainville en ĉefa insulo kaj ĉe Choiseul, Rendova kaj Guadalcanal de Salomonoj. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj arbaroj de malaltaj teroj aŭ marĉoj. Ĝi estas minacata pro habitatoperdo pro senarbarigo kaj ĉar lokanoj manĝas ilin; oni supozas ke estas nur inter 1,000 kaj 2,000 individuoj.
Referencoj
- BirdLife International 2004. Aplonis brunneicapillus. 2006 IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. Konsultita la 24an de julio 2007.
Eksteraj ligiloj
- Angle Arkivigite je 2009-01-03 per la retarkivo Wayback Machine
- BirdLife Species Factsheet.
|