Biologia klasado | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
La Blankokula mevo (Larus leucophthalmus) estas malgranda mevo, tio estas birdo de la familio de Laredoj kaj ordo de Karadrioformaj.
Disvastiĝo
Ĝi estas Endemismo en la Ruĝa maro. La plej proksima parenco estas la Hemfriĉa mevo. Ĝi estas unu el la plej raraj mevoj en la mondo kun loĝantaro de nur 4,000 ĝis 12,500 paroj. La specio estas klasita kiel Preskaŭ Minacata de la IUCN; homa premo kaj poluado pro petrolo estas la plej danĝeraj minacoj.
La Blankokula mevo (Larus leucophthalmus) reproduktiĝas en ĉestrandaj rokinsuloj kaj sablaj plaĝoj en la Ruĝa maro el Julio ĝis Septembro, pli precize en Egiptio, Somalio, Jemeno, Sauda Arabio, Eritreo, Sudano kaj Ĝibutio. La resto de la jaro ĝi moviĝas tra la Ruĝa maro, kun kelkaj birdoj alvenantaj tra suda Arabio ĝis Omano kaj Somalio.
Aspekto
Plenkreskuloj de Blankokula mevo (inter 35 kaj 40 cm longaj kun enverguro de 110 cm kaj pezo de 270 ĝis 400 g) havas nigran kapon dum reprodukta plumaro, kiu etendiĝas suben tra la gorĝo kaj la nuko; tamen en ambaŭ koloflankoj estas blanka kolumparto kiu griziĝas en la brusto kaj poste blankiĝas denove en la ventro. La dorso kaj kovrilplumoj estas malhelgrizaj. La resto de la flugiloj estas nigra kun blanka malantaŭa bordo. Sube estas malhelaj kaj la vosto blanka. Plenkreskuloj nereproduktantaj estas similaj, sed la kapo havas blankajn lentugojn.
Junuloj de Blankokula mevo atingas plenkreskan plumaron post du aŭ tri jaroj. Junuloj havas tre diferencan plumaron: ĉokolado-bruna en kapo, kolo kaj brusto kaj bruna kun palaj makuloj en supraj partoj kaj subflugiloj kaj nigra vosto. La unuan vintron, la birdoj atingas pli grizan kapon, bruston kaj suprajn partojn; la duavintra plumaro estas pli proksima de plenkreskulo sed sen nigra kapo.
Diferenciga eco de la Blankokula mevo en ĉiu aĝo estas la longa maldika beko. Tiu estas nigra en junuloj, sed ĉe plenkreskuloj estas ruĝa kun nigra pinto. La kruroj estas flavaj – pli palaj ĉe junuloj kaj pli brilaj ĉe reproduktantaj plenkreskuloj. La okulo mem ne estas blanka, sed brunaj kun ruĝaj okulringoj; blankaj estas la du duonringoj tre rimarkindaj en ĉiu aĝo kaj de tie devenas la nomo.
Vivo
Ili manĝas ĉefe fiŝojn, krustulojn, moluskojn kaj viscerojn en rubejoj aŭ havenoj.
Minacoj venas el ratoj enmetitaj en insuloj, petrola poluado kaj ovokolekto en Somalio, krom ĝenerala homa ĝenado kaj pli precize de turistoj.
Referencoj
- Malling Olsen, Klaus and Hans Larsson (2004) Gulls of Europe, Asia and North America ISBN 0-7136-7087-8
Eksteraj ligiloj
- Anglalingva ejo pri Blankokula mevo Arkivigite je 2007-09-30 per la retarkivo Wayback Machine