Por samtitola artikolo vidu la paĝon Zweisimmen (stacidomo).
Zweisimmen
Blazono de Zweisimmen
Blazono de Zweisimmen
Blazono de Zweisimmen
Zweisimmen
Zweisimmen
Zweisimmen
komunumo en Svislando
Kantono Berno
Administra distriktoSupra Simme-Valo-Saanen
Malnova distrikto ĝis 2009Supra Simme-Valo
Koordinatoj 46° 33′ 0″ N  22′ 0″ O / 46.55000 °N, 7.36667 °O / 46.55000; 7.36667 (mapo)Koordinatoj: 46° 33′ 0″ N  22′ 0″ O / 46.55000 °N, 7.36667 °O / 46.55000; 7.36667 (mapo)
Areo73,04 km²
Alteco947 m super marnivelo
Poŝtkodo3770
Komunumkodo0794
Mapo de Zweisimmen
Mapo de Zweisimmen
Mapo de Zweisimmen

Pri la komunumo

Zweisimmen (prononcu cvajsimn) estas komunumo kaj ĉefloko de la distrikto Supra Simme-Valo en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 2913 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Geografio

Zweisimmen situas, kiel la nomo indikas ĉe la kunfluejo de la riveroj Simme kaj Eta Simme.

La plej alta punkto de la komunumo estas la monto Hintere Spillgerten kun alteco de 2476 m s.m., dum la plej malalta punkto estas la Laubegg-Akvovalo je alteco de 880 m s.m.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 73,04 km², de kiuj 33,7% estas kovritaj de arbaro, 54,9% servas por agrikulturo kaj 3,4% por setlado. [1]

Najbaraj komunumoj

La komunumo Zweisimmen limas en nordo al Boltigen, en oriento al Diemtigen, en sudo al Sankt-Stefano, kaj en okcidento al Saanen.

Ekonomio

La plej grava enspezofonto por la komunumo Zweisimmen estas la turismo. La komunumo ofertas tranokteblecojn por pli ol 2000 personoj.

Trafiko

Stacidomo de Zweisimmen

La stacidomo de Zweisimmen estas fervoja nodo. Ĝi estas finhaltejo de la linio de Berno-Lötschberg-Sempiono-Fervojo de Spiez al Zweisimmen kaj elirpunkto de la mallarĝŝpuraj linioj de la kompanio Montreux-Berna Oberlanda-Fervojo al Montreux kaj Lenk en Simme-Valo.

Historio

En la mezo de la 9-a jarcento estis fonditaj la setlejoj Zweisimmen, Grubenwald kaj Betelried. La unua dokumenta mencio de Kastelo Blankenburg datiĝas el la jaro 1325, kiu fariĝis la sidejo de la bernaj voktoj en Supra Simme-Valo. En la jaro 1608 estis malfermita la unua lernejo.

Notoj kaj referencoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj



This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.