Blankenburg | |||||||
| |||||||
urba komunumo de Germanio | |||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|
| |||||||
Administrado | |||||||
Federacia lando | Saksio-Anhalto | ||||||
Distrikto | Distrikto Harco | ||||||
Urborajtoj | Urbo (Stadt) | ||||||
Telefona antaŭkodo | 03944 | ||||||
Poŝtkodo | 38889 | ||||||
Aŭtomobila kodo | WR | ||||||
Oficiala Municipokodo | 15085055 | ||||||
Subdivido | 6 urbopartoj (Stadtteile) | ||||||
Politiko | |||||||
Komunumestro | Frank Schade | ||||||
Partio de komunumestro | CDU | ||||||
Adreso de la administrejo | Harzstr. 3 | ||||||
Demografio | |||||||
Loĝantaro | 19161 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo] | ||||||
Geografio | |||||||
Geografia situo | 51° 48′ N, 10° 58′ O (mapo)51.79527777777810.962222222222Koordinatoj: 51° 48′ N, 10° 58′ O (mapo) | ||||||
Alto super la marnivelo | 288 m | ||||||
Areo | 45,23 km² | ||||||
Blankenburg estas urba komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Harco de la federacia lando Saksio-Anhalto. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 19 161 loĝantojn.
Geografie, Blankenburg apartenas al la mezalta montaro Harco.
Urbo kun multaj flankoj
La barokstilaj kasteloj kaj ĝardenoj, la historia urbocentro, muzeo pri gastigado (la tiuteme ununura en Germanujo!) kiel ankaŭ la monaĥejo de Sankta Miĥaelo ravas la vizitantojn.
Ekskursoceloj
La burgo kaj fortikaĵo Regenstein kun la aglo- kaj falkobieno, la vitrofabriko en la urboparto Derenburg kaj la grimpadarbaro surpiede de la legendoza t.n. Diabla muro (germane: Teufelsmauer) estas inter la plej ŝatataj ekskursoceloj de la Harco taŭgaj por la tuta familio. Multnombraj migradopadoj kun elirpunkto en la urbo gvidas onin supren al la konataj interregionaj vojoj.
Saniga kaj bana infrastrukturoj
Kuracendaj gastoj bonege prizorgatas en la moderna kliniko Teufelsbad kaj en la aneksitaj institucioj por (re)bonstatigo. Refreŝiĝo akiratas en la liberaera naĝejo en Derenburg kaj en la biologia subĉiela naĝejo Am Thie.
Literaturo
- Gustav Adolph Leibrock: Chronik der Stadt und des Fürstentums Blankenburg. – Blankenburg, 1864
- Bernhard Kiekenap: Spuren des Löwen - Geschichte und Tradition in Braunschweig und Blankenburg. – Braunschweig: Appelhans Verlag, 2002
- Johann Christoph Stübner: Merkwürdigkeiten des Harzes überhaupt und des Fürstenthums Blankenburg insbesondere. Vol. 1, Halberstadt 1791 (surreta teksto)
- Johann Georg Leuckfeld: Genealogische und historische Beschreibung derer vormahls gelebten Grafen von Blanckenburg am Hartz-Walde. Frankfurt und Leipzig 1708 (surreta teksto)
Eksteraj ligiloj
- Urbodoma fasado
- La "malgranda" kastelo
- Rigardo de monto Großvaterfelsen
- Urbocentra strato, fone la kastelo
|