Blankavizaĝa sturno
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Sturnus albofrontatus (Bonaparte, 1850) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Konserva statuso: Vundebla | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
La Blankavizaĝa sturno, Sturnus albofrontatus, estas paserina birdo de la genro de sturnoj plej tipa en familio de Sturnedoj. Ĝi estas endemia loĝanta reproduktanto en Srilanko. Ĝi estis dum longe erare konata kiel S. senex; tiu estis identigita kiel sinonimo de la Ruĝbeka sturno (Mees 1997).
Plenkreskuloj de tiu specio estas 22 cm longaj kaj havas verdecbrilajn malhelgrizajn suprajn partojn kaj blankecajn subajn partojn iom grize striecajn kaj kun violeca nuanco en brusto. La kapo (escepte la kronon kaj nukon, kiuj estas grizaj) estas pli pala ol la subaj partoj kaj tio nomigas la specion kaj same en la latina scienca nomo kie albofrontatus signifas “kun blanka frunto”. La beko estas bluecbruna kun blueca bazo en suba makzelo. Ambaŭ seksoj estas similaj, sed junuloj estas pli senkoloraj, kun brunaj supraj partoj kaj pli grizaj subaj partoj.
Temas pri specio ĝenerale silenta, sed kun iom da sturneca ĉirpado.
Ĉar la genro Sturnus estas tre parafiletika, ne certas ĉu tiu specio estu retenita ĉi tie. Kvankam ĝi ne estis inkludita en ĵusaj studoj (Jønsson & Fjeldså 2006, Zuccon et al. 2006), ties aspekto sugestas ke ĝi ne estas proksima al la Eŭropa sturno, la tipa specio de Sturnus. Ĝi ne estas ĝenerale ankaŭ inkludita inter tiuj specioj kiuj estas ofte (kaj probable ĝuste) lokataj en Acridotheres.
Tiu paserino troviĝas kutime en altaj arbaroj, ĉefe alte en kanopeo. La Blankavizaĝa sturno konstruas sian neston en truo. La normala ovodemetado estas de du ovoj. Oni ne scias multe pri ties reproduktado. Ŝajne ne faras sezonajn movojn sed ja longdistancajn flugojn el ripozejoj al manĝejoj.
Kiel plej parto de sturnoj, la Blankavizaĝa sturno estas tre ĉiomanĝanta kaj manĝas frukton, nektaron kaj insektojn.
Tiu specio estas endemia de Sri-Lanko, kie ĝi estas limigita en la humida zono de la suokcidento de la insulo (ĉirkaŭ 10,000 km²). Ŝajne ĉiam estis malabunda, kvankam eble subkalkulita kaj nun eĉ malpliiĝas kun pli kaj pli fragmentata populacio de kelkaj miloj da individuoj (el 3,000 al 10,000). La habitato estas neĝenataj humidaj arbaroj de malaltal teroj kaj montetoj el 460 al 1,220 m super marnivelo. Estas ankaŭ kelkaj vidaĵoj de arbarbordoj.
Referencoj
- Angle Arkivigite je 2009-01-03 per la retarkivo Wayback Machine
- IUCN2006, BirdLife International, 2004, 40345, Sturnus albofrontatus, 20a de julio 2007. Vulndebla.
- Grimmett, Richard; Inskipp, Carol, Inskipp, Tim & Byers, Clive (1999): Birds of India, Pakistan, Nepal, Bangladesh, Bhutan, Sri Lanka, and the Maldives. Princeton University Press, Princeton, N.J.. ISBN 0-691-04910-6
- Jønsson, Knud A. & Fjeldså, Jon (2006): A phylogenetic supertree of oscine passerine birds (Aves: Passeri). Zoologica Scripta 35(2): 149–186. COI::10.1111/j.1463-6409.2006.00221.x (HTML resumo)
- Mees, G.F. (1997): On the identity of Heterornis senex Bonaparte. Bulletin of the British Ornithologists' Club 117(1): 67-68.
- Zuccon, Dario; Cibois, Alice; Pasquet, Eric & Ericson, Per G.P. (2006): Nuclear and mitochondrial sequence data reveal the major lineages of starlings, mynas and related taxa. Molecular Phylogenetics and Evolution 41(2): 333-344. COI:10.1016/j.ympev.2006.05.007 (HTML resumo)
|