Biologia klasado | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||||||||
Fregetta grallaria (Vieillot, 1817) | ||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||
La Blankaventra petrelo (Fregetta grallaria) estas specio de marbirdo de la familio Hidrobatedoj aŭ ŝtormopetreloj.
Ĝi troviĝas en Angolo, Argentino, Aŭstralio, Brazilo, Ĉilio (Insularo Juan Fernández, Insulo Sala kaj Gómez, Insulo Sankta Felikso kaj Insulo Sankta Ambrozio), Ekvadoro, Franca Polinezio, Francaj Sudaj Teritorioj, Maldivoj, Namibio, Novzelando, Sankta Heleno, Sudafriko, kaj Sud-Georgio kaj Sud-Sandviĉinsuloj.
Ĝi estas malgranda petrelo. La supraj partoj estas malhelbrunaj al nigrecaj kun tre markata kaj kontrasta blanka pugareo. La subaj partoj estas samkolore malhelaj sed kun tre ampleksaj blankaj areoj ne nur ĉe la ventroflankoj kaj interne de flugiloj malkiel la samgenra Blankaventra petrelo kiu estas tre simila, sed ne havas tiom da blankaj areoj kiom la Blankaventra petrelo, sed ankaŭ la tutan ventron kaj eĉ plej suban bruston, kio estas tialo por la komuna nomo. Ankaŭ la kruroj kaj la beko (fajnega kaj hokeca) estas malhelaj.
Referencoj
- BirdLife International 2004. Fregetta grallaria. 2006 IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. Elŝutita la 24an de Julio 2007.
|