![]() Kiel legi la taksonomion | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() Blankapuga buteo | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Buteo leucorrhous (Quoy & Gaimard, 1824) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
![]() | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
La Blankapuga buteo (Buteo leucorrhous) estas specio de rabobirdo de la familio de Akcipitredoj.
Ĝi troviĝas en granda parto de Sudameriko nome Argentino, Bolivio, Brazilo, Kolombio, Ekvadoro, Paragvajo, Peruo, kaj Venezuelo. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj montarbaroj.
Temas pri tre nigreca buteo, kun blanka pugo kiu nomigas la specion laŭ la komuna nomo kaj laŭ la latina scienca nomo. Ankaŭ la beko estas nigreca, sed kun tre kontrasta kaj rimarkinda flava bekobazo kaj vaksaĵo. Ankaŭ la kruroj esta flavaj, La okuloj estas oranĝecaj.
Referencoj
- BirdLife International 2004. Buteo leucorrhous. 2006 IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. Konsultita la 24an de julio 2007.
|
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.