Blankagorĝa rokturdo, junula masklo
Ino | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Monticola gularis (Swinhoe, 1863) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
La Blankagorĝa rokturdo aŭ Orientazia rokturdo (Monticola gularis) estas kantobirdo de la familio de Muŝkaptuledoj, iam lokitaj en la Turdedoj kune kun la aliaj Rokturdoj.
Ĝi troviĝas en Kamboĝo, Ĉinio, Japanio, Koreio, Laoso, Malajzio, Birmo, sudorienta Rusio, Singapuro, Tajlando kaj Vjetnamio. Laŭ tio pravas la nomo de Orientazia rokturdo, ĉar temas pri specio sufiĉe malproksima de la ĉefaj kernoj de la genro ĉirkaŭ Mediteraneo, suda Afriko kaj sudokcidenta Azio. Ties natura habitato estas moderklimataj arbaroj.
Ĉe rokturdoj la ino estas ĝenerale bruneca kaj masklo havas bluajn kapon kaj kolon, pli malhelajn flugilojn kaj ruĝecajn subajn partojn. Pro geografia malproksimo de tiu specio al aliaj samgenraj, tiu ĉi specio estas sufiĉe diferenca de aliaj specioj ĉe maskloj: la bluaj partoj estas tre malgrandaj, nome ne la tuta kapo sed nur la krono kaj nuko estas bluaj krom eta makulo en ŝultro. Kiel en la cetero de la specioj la subaj partoj estas ja ruĝecaj, sed ankaŭ la pugo, dum la subpugo estas iom pli helruĝeca. Kaj ankaŭ la vangoj estas ruĝecaj separataj de la blua krono per tre markata nigra traokula strio ekde la nigra beko al ŝultro kie komencas ankaŭ nigra dorso. Ankaŭ la flugiloj estas nigraj (kaj ne nur malhelbrunaj kiel ĉe aliaj rokturdoj) kun tre videbla blanka marko meze. Ankaŭ la gorĝo estas blanka, kio nomigas la specion. Ankaŭ en la latina scienca nomo gularis aludas al la gorĝo.
La beko estas nigreca. La iriso tre nigra kaj videblas mallarĝa blankeca okulringo. La kruroj estas rozkoloraj.
Referencoj
- BirdLife International 2004. Monticola gularis. 2006 IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. Konsultita la 26an de julio 2007.