Blankagorĝa frankolino | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Francolinus albogularis (Hartlaub, 1854) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
La Blankagorĝa frankolino (Peliperdix albogularis aŭ Francolinus albogularis) estas birdo de la familio de Fazanedoj de la ordo de Kokoformaj kaj grupo de afrikaj frankolinoj.
Ĝi troviĝas ĉefe en centra Afriko nome en Angolo, Benino, Burkino, Kameruno, Demokratia Respubliko Kongo, Eburbordo, Gambio, Ganao, Gvineo, Malio, Niĝerio, Senegalio, Togolando kaj Zambio.
Tiu specio estas ĝenerale grizbruna, kun malhelbrunaj krono kaj orelareo, bruneca vizaĝo, pli ruĝecbrunaj kaj striecaj nuko, ŝultroj kaj flugiloj, dum la dorso estas pli malhelgriza; la subaj partoj estas sablokoloraj, sed la tuta gorĝareo estas blankeca, kio nomigas la specion kaj en la komuna nomo kaj en la latina scienca nomo kie albogularis estas kunmetaĵo de du radikoj kiuj signifas la unua “blanka” dum la dua aludas al la gorĝo. La kruroj estas flavecaj, dum la beko estas nigreca kun flava bazo de suba makzelo.
Referencoj
- BirdLife International 2004. Francolinus albogularis. 2006 IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. Konsultita la 10an de julio 2007.
|