![]() Kiel legi la taksonomion | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Bradypterus carpalis (Chapin, 1916) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
![]() | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
La Blankaflugila arbustosilvio (Bradypterus carpalis) estas specio de birdoj de la familio de Megaluredoj iam lokataj en tiu de Silviedoj. Ĝi apartenas al genro de Arbustosilvioj aŭ bradipteroj kiu enhavas ĉefe speciojn de Afriko kaj Azio.
Ĝi troviĝas en Burundo, Demokratia Respubliko Kongo, Kenjo, Ruando, Tanzanio, Ugando kaj Zambio. Ties natura habitato estas marĉoj.
Temas pro specio ege bruna supre kaj kun tre densa bruna striado en brusto, blanka ventro kaj brunecaj flankoj, ruĝecaj kruroj kaj po du blankaj zonoj en flugiloj ne tiom markataj kiom sugestas la nomo, kiu devus esti ĉiukaze, anstataŭ Blankaflugila, “Kun flugiloj kun blankaj makuloj”, se ne estus pro troa longeco.
Referencoj
- BirdLife International 2004. Bradypterus carpalis. 2006 IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. Konsultita la 10an de julio 2007.
|
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.