Blankabrusta mesito | ||||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||||
| ||||||||||||||||
Mesitornis variegatus (Geoffroy Saint-Hilaire, 1838) | ||||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||||
Konserva statuso: Vundebla | ||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||||
La Blankabrusta mesito (Mesitornis variegatus) estas surgrunde loĝanta birdospecio endemia de Madagaskaro. Ĝi estas unu el la tri specioj de la familio de mesitoj nome Mesitornitedoj, ĝi havas malgrandan populacion kaj estas limigita al kvin lokoj en la nordo kaj okcidento de la insulo.
La Blankabrusta mesito estas mezgranda surterema birdo kiu estis ofte priskribita kiel raleca (simila al familio kun kiu la mesitoj estas foje lokitaj). Tiu specio havas blankan vizaĝon kun distingaj vizaĝaj markoj (blanka superokulo kaj malhelaj vangostrioj) kaj mallongan kaj malhelan bekon. La supraj partoj de la birdo estas ruĝecbrunaj, la subaj partoj estas blankaj kun flaveca brustostrio kaj tre strieca ventro.
La Blankabrusta mesito estas arbara specio; ĝi manĝas malrapide tra la arbargrundo turninte mortintajn foliojn por trovi senvertebrulojn. Ili moviĝas en malgrandaj familiaj grupoj de 2-4 individuoj. La preferata habitato estas neĝenata falfoliaj arbaroj. La populacio de tiu specio estas malpliiĝanta kaj ŝajne tiele pluos. Ĝi suferas pro ĝenado, kaj ties arbaraj hejmoj estas minacataj pro arbarekspluatado kaj arbaraj incendioj. Ĝi estas ankaŭ celo de ĉaspremo.
Referencoj
- BirdLife International (2006) Species factsheet: Mesitornis variegatus Arkivigite je 2009-01-03 per la retarkivo Wayback Machine. Elŝutita el http://www.birdlife.org la 15/9/2006
Eksteraj ligiloj
- Bildo ĉe ADW Arkivigite je 2011-06-17 per la retarkivo Wayback Machine
|