Blankabrova serino, en Etiopio | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Serinus tristriatus (Rüppell, 1840) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
La Blankabrova serino (Serinus tristriatus) estas malgranda paserina birdo de la familio de Fringedoj kaj genro de Serinoj kiu enhavas la faman specion de la Kanario kaj aliajn similajn speciojn.
Disvastiĝo
Ĝi troviĝas en altaj teroj de la Korno de Afriko nome en Etiopio, Eritreo kaj Somalio. Ĝi estas disvastigata specio en urboj, vilaĝaj ĝardenoj, plantejoj kaj alta makiso.
Aspekto
Ĝi estas birdo 13 cm longa, kun senkolora uniforma grizbruna plumaro kaj mallarĝa blanka superokula strio, ege rimarkinda pro la senkolora fono kaj kiu nomigas la specion en la komuna nomo, dum la latina scienca nomo aludas al “tri strioj”. Ĝi havas senmarkan (ne strieca aŭ punkteca) bruston kun blanka submentono. La uniformeco de ties senkoloreco signifas ke la 'bruna pugo', kiu nomigas la specion en la angla, ofte ne videblas. La irisoj estas brunaj kaj la kruroj malhelrozaj.
Referencoj
- Sinclair, Ian & Ryan, Peter (2003) Birds of Africa south of the Sahara, Struik, Cape Town.
- BirdLife International 2004. Serinus tristriatus. 2006 IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. Konsultita la 10an de julio 2007.
|