![]() Kiel legi la taksonomion | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() Blankabrova saksikolo
![]() | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Saxicola macrorhynchus (Stoliczka, 1872) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
La Stoliczka saksikolo aŭ Blankabrova saksikolo, Saxicola macrorhynchus, estas birdo el la Muŝkaptuledoj, iam konsiderata de la Turdedoj, en la genro Saxicola. La nomo devenas el la malkovrinto, geologo kaj esploristo Ferdinand Stoliczka.
Tiu dezertoloĝanto havas malgrandan kaj malpliiĝantan populacion pro la agrikulturaj intensigo kaj invado, kio klasigas ĝin kiel vundebla.
Blankabrova saksikolo troviĝas en areo de duonarida kamparo en nordokcidenta Barato kaj orienta Pakistano. Ili ŝajne etendiĝis tiom orienten kiom ĝis la distrikto Bharatpur de Raĝasthano kaj tiom suden kiom ĝis Goa kaj Puneo,[1] krom du samtempaj historiaj vidaĵoj el suda Afganio.
Temas pri ĝenerale helbruneca birdo kun hela supraokula strio, kiel ĉe multaj saksikoloj, inter malhela traokula strio kaj malhelbruneca krono. La supraj partoj kaj flugiloj estas pli malhelaj, dum la subaj partoj estas pli helaj.
Notoj
Saxicola estas maskulena kun speciepitetoj finaj en -us.
Referencoj
- ↑ Rao, Rahul (2007). “Sighting of Stoliczka's Bushchat Saxicola macrorhynchus in Pune District, Maharashtra, Western India.”, J. Bombay Nat. Hist. Soc. 104 (2).
Aliaj fontoj
- BirdLife Species Factsheet. Arkivigite je 2008-12-07 per la retarkivo Wayback Machine
- Red-Data Book Species Information Arkivigite je 2007-03-11 per la retarkivo Wayback Machine
- Endanĝeritaj kaj Minacataj Birdoj de la mOndo, fotodiskutado de Don Roberson Arkivigite je 2009-01-06 per la retarkivo Wayback Machine
- Urquhart, E. & Bowley, A. 2002. Stonechats. A Guide to the Genus Saxicola. Helm. ISBN 0-7136-6024-4