Blankabrova pigonajtingalo | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Copsychus luzoniensis (Kittlitz, 1832) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
La Blankabrova pigonajtingalo aŭ Blankabrova ŝamao (Copsychus luzoniensis) estas specio de birdo de la familio de Muŝkaptuledoj (iam en Turdedoj) kaj genro Copsychus kiu enhavas speciojn kun longaj vostoj kaj nigraj supraj partoj. El tiu genro plej parto de la specioj loĝas en Azio, kelkaj en Afriko kaj multaj specioj estas endemioj en insuloj.
Tiu ĉi estas endemia de Filipinoj: la latina scienca nomo C. luzoniensis aludas al ties insulo Luzono.
Tiu specio havas brilnigrajn suprajn partojn kaj bruston kaj, kiel ĉe la samgenra Blankapuga pigonajtingalo, la brusto estas rekte kaj klare separata de kontrastaj subaj partoj, sed anstataŭ de ruĝecbruna koloro, ĉe tiu specio tiuj estas de tre blanka koloro, kaj tiele tiu estas nigrablanka specio. Kiel aliaj specioj de la genro tiu montras blankan makulon en flugiloj kaj kiel preciza specifa distingilo tre markatan blankan superokulan strion, kio nomigas la specion.
Referencoj
- BirdLife International 2004. Copsychus luzoniensis. 2006 IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. Konsultita la 25an de julio 2007.