plenkreskulo | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Larus novaehollandiae Stephens, 1826 | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
La Blanka mevo (Larus novaehollandiae) konata en Aŭstralio simple kiel "mevo", tio estas birdo de la familio de Laredoj kaj ordo de Karadrioformaj.
Disvastiĝo kaj specio
Ĝi estas la plej komuna mevo en Aŭstralio. Ĝi troviĝas tra la tuta kontinento, sed ĉefe en marbordaj zonoj, kaj ankaŭ en Tasmanio, Novzelando kaj Nov-Kaledonio. La sudafrika Hartlaŭba mevo (Larus hartlaubii) kaj la novzelanda Tarapungo (Larus scopulinus) estis iam foje konsiderataj kiel subspecioj de la Blanka mevo.
La blanka mevo, spite ties anglalingva nomo Silver Gull (Arĝenta mevo) ne devas esti konfuzita kun la Arĝentmevo, kiu nomiĝas tiel en multaj aliaj lingvoj (scienca latinlingva Larus argentatus, germanlingve Silbermöwe, franclingve Goéland argenté, nederlande zilvermeeuw) kaj estas multe pli granda, fortika kaj nenie koincidas teritorie kun tiu ĉi.
La Blanka mevo estas komuna specio, adaptita sukcese al urbaj medioj kie ofte ĉeestas komercejojn kaj rubejojn.
La Blanka mevo estis almenaŭ dufoje vidataj en Usono: unu ekzemplero estis morpafita en aŭgusto 1947 ĉe la rivero Genessee, Lago Ontario. Alia estis feliĉe nur fotita en Salem County, Nov Jersey, en aŭtuno 1996. Nune oni supozas, ke ambaŭ eskapis el kaptiteco (AOU 2000).
Aspekto
Temas pri bela mevo kies pura blanko estas en kapo, kolo, brusto, ventro kaj vosto. La dorso kaj flugiloj estas helgrizaj. Kiel tipa mevo. La beko kaj kruroj estas ruĝegaj. La okuloj estas flavaj kaj la flugilpintoj nigraj. Junuloj ne estas tiom blankaj kaj havas malhelflavajn bekon kaj krurojn.
- Junulo (unuvintrulo)
- Plenkreskulo
Referencoj
- American Ornithologists' Union (AOU) (2000): Forty-second supplement to the American Ornithologists' Union Check-list of North American Birds. Auk 117(3): 847–858. DOI: 10.1642/0004-8038(2000)117[0847:FSSTTA]2.0.CO;2
- BirdLife International (2004). Larus novaehollandiae. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 11 May 2006.
- Harrison, Peter (1988): Seabirds (2nd ed.). Christopher Helm, London. ISBN 0-7470-1410-8
- Pizzey, Graham & Knight, Frank (1997): The field guide to the birds of Australia:224. Harper & Collins, Pymble, N.S.W.. ISBN 0-207-18013-X