Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Maison Blanche (pariza metrostacio).

Blanche
Stacio Blanche sur linio 2
Stacio Blanche sur linio 2
metrostacio subtera stacio
Lokigo
Lando Francio
Urbo Parizo
Arondismento9-a / 18-a
Geografia situo 48° 53′ 0″ N,  20′ 1″ O (mapo)48.8834592.333703Koordinatoj: 48° 53′ 0″ N,  20′ 1″ O (mapo)
Blanche (Parizo)
Blanche (Parizo)
DEC
Blanche
Blanche
Blanche
Situo sur mapo de Parizo
Ecoj
Trakoj 2
Kajoj 2
Tarifa zono 1
Jara trafiko 2 167 570 vojaĝantoj (2021)
Historio
Malfermo 21-a de oktobro 1902
Administrado kaj utiligado
Proprietulo RATP
Trafikanto RATP
Kodo 3107
Metro-linio M02

Blanche [blɑ̃ʃ] (esperante Blanka) estas stacio sur linio 2 de la Metroo de Parizo; ĝi situas inter la 9-a kaj 18-a arondismentoj de Parizo.

Stacio

La stacio estis malfermita la 21-a de oktobro 1902, du semajnojn post la plilongigo de linio 2 inter Étoile kaj Anvers. Dum tiuj du semajnoj, vagonaroj transiris la stacion senhalte.

Ĝi situas sub Bulvardo de Clichy, oriente de Placo Blanche.

La nomo de la stacio devenas de Placo Blanche, sub kiu ĝi troviĝas, kaj de Strato Blanche (Strato Blanka). En la pasinto, tiu strato estis trairita de aŭtoj, ŝargitaj de gipso el la gipsa fosejo de Montmartre, kiuj postlasis blankajn spurojn de pulvoro en la kvartalo.

Alirejoj

La stacio disponas pri unusola alirejo, nome ŝtuparo kiu troviĝas sur inter-ŝoseo, fronte al n-ro 59, Bulvardo de Clichy.

Interkonektoj

  • RATP 30 54 68 74 OpenTour
  • N01 N02

Proksime

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.