Bjørn Bjørnson | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 15-an de novembro 1859 en Christiania | |
Morto | 14-an de aprilo 1942 (82-jaraĝa) en Oslo | |
Tombo | Vår Frelsers gravlund en Oslo vd | |
Lingvoj | norvega vd | |
Ŝtataneco | Norvegio vd | |
Familio | ||
Patro | Bjørnstjerne Bjørnson vd | |
Patrino | Karoline Bjørnson vd | |
Gefratoj | Bergliot Ibsen • Erling Bjørnson • Einar Bjørnson • Dagny Bjørnson Sautreau vd | |
Edz(in)o | Jenny Sandberg Bjørnson • Gina Oselio • Eileen Björnson vd | |
Profesio | ||
Okupo | ĵurnalisto • teatra aktoro • filmaktoro • verkisto • filmreĝisoro vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Bjørn Bjørnson (Kristiania, - nuna Oslo -, la 15-an de novembro 1859 - la 14-an de majo 1922) estis norvega aktoro, dramverkisto kaj reĝisoro.[1]
Filo de Bjørnstjerne Bjørnson, aŭtoro de la norvega nacia himno, kaj de Karoline Bjørnson, li en 1876 eniris la Konservatorion de Julius Stern (Berlino) kaj diplomiĝis ankaŭ ĉe Universitato por Muziko kaj Dramarto de Vieno.
Teatro
En Vieno en 1880 li debutis kiel aktoro. Dungita por la teatro de Duko Georgo la 2-a de Saksio-Meiningen, li laboris ankaŭ en Hamburgo sub la reĝisorado de Bernhardt Pollini. Artodirektoro de Christiania Theater inter 1885 kaj 1893, li havis en verko (de sia patro), Geografi og Kærlighed, la rolon de Profesoro Tygesen.
Li laboris en la Teatro Dagmar, en Kopenhago, kaj estis la unua direktoro de la Nacia Teatro (Oslo) ekde la inaŭguro en 1899 ĝis la jaro 1907 kaj poste de 1923 ĝis 1927.
Persona vivo
Inter 1886 kaj 1890 Bjørnson estis edzo de Jenny Sandberg Bjørnson (1846–1914), kaj en 1893 li edziĝis al la norvega operkantistino Gina Oselio, ĝis eksedziĝo en 1909. En 1909 li reedziĝis, kun Eileen Bendix (1883-1944).
Bjørn Bjørnson mortis en 1942 kaj estas entombigita kun Eileen en la tombejo Vår Frelsers, en Oslo.[2]
Kelkaj verkoj
Teatraĵoj
- Moppy og Poppy (kun M. O. Hansson, 1885)
- Johanne (1898)
- Solen skinner jo (1913)
- En tørst kamel (1919)
Libroj
- Vom deutschen Wesen: Impressionen eines Stammverwandten 1914-1917 (1917)
- Mit livs historier. Fra barndommens dage (1922)
- Bjørnstjerne Bjørnson. Hjemmet og vennene. Aulestad-minner (1932)
- Bare ungdom (1934)
- Det gamle teater. Kunsten og menneskene (1937)
Referencoj
- ↑ La informoj baziĝas sur la biografio verkita de Anton Rønneberg (1902–1989), Bjørn Bjørnson ĉe Store norske leksikon
- ↑ Dahl, Hans Fredrik (1992). ''Vidkun Quisling : En fører for fall''. Aschehoug. ISBN 8257409782.