Bizanciaj studoj estas disciplino de la filologiaj kaj historiaj sciencoj, kies reprezentantoj engaĝiĝas pri la esploro de la lingva, literatura, artista, sociala, politika kaj religia kompleksoj de la multnombraj popoloj vivintaj en la Bizanca imperio respektive en la Otomana imperio.
La epoko pristudata longegas kaj la fakaro enplektita ampleksegas: ĝi etendiĝas disde la fino de antikveco ĝis la emancipiĝo de la Grekoj el la turka jugo en la komenco de la 19-a jarcento. La nur je la fino de la 19-a jarcento estiĝinta disciplino havis en Germanujo kiel pioniron Karl Krumbacher kiu eldonis ekde 1892 la fakgazeton »Byzantinische Zeitschrift«. Tre longan tradicion kaj renomon tiurilate havas ankaŭ la Universitato de Vieno. En Munkeno aktivis ĉi-fake Hans-Georg Beck. En Vieno aktivis Herbert Hunger. Speciala intereso kushas memkompreneble en la ortodoksismo. Najbaraj disciplinoj estis i.a. slavistiko, arthistorio, mez- kaj novgreka filologioj. Popularigon de aĵoj bizanciaj kaj novgrekaj intencis en Germanlingvio la eldonejo Romiosini.
Fonto
Meyers Großes Konversations-Lexikon, vol 3. Leipzig 1905, p. 675 (surrete)
Literaturo
- Hunger, Herbert (1973): Byzantinische Grundlagenforschung, London
- Irmscher, Johannes (1971): Einführung in die Byzantinistik, Berlin
- Mazal, Otto (1989): Handbuch der Byzantinistik, Graz
- Moravcsik, Gyula (1976): Einführung in die Byzantologie, Darmstadt