Bizanca rito estas liturgia rito uzata de eklezioj originantaj el la konstantinopola tradicio, en ortodoksaj eklezioj kaj orientaj katolikaj eklezioj.

Diservoj en tiu ĉi rito uzas nur la homan voĉon sen muzikiloj. En la eklezioj de la bizanca rito gravas festotagoj (precipe Pasko). La bizanca liturgia jaro komenciĝas la 1-an de septembro. Fasta disciplino kaj monaĥismo ankaŭ gravas. En la preĝejoj de bizanca rito dominas ikonostazo.


This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.