Biutiful | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | Biutiful |
Originala lingvo | hispana lingvo • norma ĉina lingvo • volofa lingvo |
Kina aperdato | 2010, 10 mar. 2011 |
Ĝenro | filma dramo |
Kameraado | Rodrigo Prieto |
Reĝisoro(j) | Alejandro González Iñárritu |
Produktisto(j) | Alejandro González Iñárritu • Guillermo del Toro • Alfonso Cuarón • Jon Kilik |
Scenaro | Alejandro González Iñárritu • Armando Bó • Nicolás Giacobone |
Filmita en | Barcelono • Terrassa • Hispanio |
Loko de rakonto | Barcelono |
Muziko de | Gustavo Santaolalla |
Rolantoj | Javier Bardem • Maricel Álvarez • Guillermo Estrella • Eduard Fernández • Cheikh Ndiaye • Nasser Saleh • Rubén Ochandiano • Ana Wagener • Blanca Portillo • Karra Elejalde • Chen Taisheng • Luo Jin • Adelfa Calvo • Félix Cubero • María Casado Paredes • Dunia Montenegro • Sophie Evans • Martina García • Manolo Solo • Alain Hernández |
Produktinta firmao | Television of Catalonia Televisión Española Cha Cha Cha Films Focus Features MOD Producciones |
IMDb | |
Biutiful estas filmo reĝisorita kaj produktorita de Alejandro González Iñárritu, kiu verkis ĝin kun Nicolás Giacobone kaj Armando Bó Jr. Ĝi estis produktorita de Cha Cha Cha Films kaj apogita de Televisión Española kaj de Televisión de Catalunya.
La filmo ricevis diversajn nomumojn kaj premiojn, inter kiuj elstaris premioj al plej bona aktoro por Javier Bardem en Goya-premioj, Ariel, Festivalo de Cannes, kaj Círculo de Escritores Cinematográficos.
La filmotitolo referencas kiel la protagonisto miskomprenas la literumadon de la angla lingva vorto "beautiful", kies prononco fonetike ja estas /ˈbjuːtɪfʊl/ kun signifo "bela". En momento de la filmo la filino demandas al li kiel oni literumas tiun vorton por tasko de la lernejo. La patro respondas ion kia "oni skribas tiel kiel ĝi sonas: Biu-tiful".
Intrigo
La agado okazas en Barcelono kaj temas pri la historio de Uxbal (Javier Bardem), kiu ekkonas, ke li suferas pro kancero kaj klopodas por plibonigi sian vivon antaŭ morti.
La sano de la protagonisto malboniĝas kaj li devas fronti diversajn personajn konfliktojn, kiuj inkludas la eltenadon kaj edukadon en soleco de liaj gefiloj Ana kaj Mateo, ĉar ilia patrino, nome Marambra (Maricel Álvarez), suferas pro dupolusa perturbo kaj alkoholismo kaj ne kunvivas kun la familio; la traktadon kun lia frato Tito (Eduard Fernández), kiu estas lia nura parenco kaj kiu ŝajne tenas amaferon kun Marambra; la foresto de gepatroj (lia patro mortis ekzile); lia kunlaborado en la ekspluatado de eksterleĝaj enmigrantoj devenaj el Afriko kaj Azio; kaj ĉefe monmanko, inter aliaj.
Krome Uxbal posedas la strangan kapablon komunikiĝi kun spiritoj de ĵusmortintoj, kaj sendas al ili menaĝojjn el iliaj konatoj.
Geaktoraro kaj roluloj
Geaktoroj | Roluloj |
---|---|
Javier Bardem | Uxbal |
Maricel Álvarez | Marambra |
Hanaa Bouchaib | Ana |
Guillermo Estrella | Mateo |
Eduard Fernández | Tito |
Cheikh Ndiaye | Ekweme |
Diaryatou Daff | Ige |
Cheng Tai Sheng | Hai |
Luo Jin | Liwei |
George Chibuikwem Chukwuma | Samuel |
Lang Sofia Lin | Li |
Ana Wagener | Bea |
Rubén Ochandiano | Zanc |
Karra Elejalde | Mendoza |
Nasser Saleh | Junulo |
Manolo Solo | Manolo Solo |
Tomás del Estal | Funebrulo |
Violeta Pérez | Flegistino |
Isaac Alcayde | 1a operaciisto |
Eduardo Gómez | Duonnuda viro |
Félix Cubero | Burokrato |
Yodian Yang | Dika ĉino |
Tuo Lin | Barman Bar Hai |
Xueheng Chen | Ĉino Bodega |
Xiaoyan Zhang | Jung |
Ailie Ye | Patro de Hai |
Xianlin Bao | Patrino de Hai |
Ángel Luis Arjona | Mortinta infano |
Dolores Echepares | Funebrino |
Adelfa Calvo | Grandulino |
Germán Almendros | 2a operaciisto |
Nacho Moliné | 3a operaciisto |
Carmen La Lata | Maljunulino |
Annabel Totusaus | Oficistino |
Ramón Elies | 1a tombejisto |
Juan Vicente Sánchez | 2a tombejisto |
Carmen Peleteiro | Kelnerino |
Federico Muñoz | Urbestro |
Leticia Albizuri | 2a junulino |
Maria Casado | Prezentistino |
Judith Huertas | Jŭrnalistino |
Aroa Ortiz | Nuda dancistino |
Victoria M. Díaz | Nuda dancistino |
Sonia Cruz | Nuda dancistino |
Sophie Evans | Nuda dancistino |
Luna Jimémez Colindres | Nuda dancistino |
Dunia Montenegro | Nuda dancistino |
Rodica Ioana Ungureanu | Nuda dancistino |
Albert Grabuleda Capdevila | Policano Mosso d'Esquadra kontraŭtumulto |
Alain Hernández | |
Pitu Princess | Plorulino |
Jesus Puchol | Policano Mosso d'Esquadra |
Eksteraj ligiloj
- En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Biutiful en la hispana Vikipedio.