Bitter Moon
filmo
Originala titolo Bitter Moon, Lunes de fiel
Originala lingvo angla lingvo  franca lingvo
Kina aperdato 1992, 7 jan. 1993
Ĝenro amafera filmo, komedia dramo, filma dramo, suspensa filmo, erota suspensa fikcio, erotika filmo, filmo bazita sur romano
Kameraado Tonino Delli Colli
Reĝisoro(j) Roman Polański
Produktisto(j) Roman Polański  Alain Sarde
Scenaro Roman Polański  Gérard Brach  Pascal Bruckner  John Brownjohn
Filmita en Parizo
Loko de rakonto Barato Turkio Istanbulo
Muziko de Vangelis
Rolantoj Hugh Grant  Kristin Scott Thomas  Emmanuelle Seigner  Peter Coyote  Victor Banerjee  Jean-Yves Chalangeas  Stockard Channing  Olivia Brunaux  Danny Wuyts  Boris Bergman  Robert Benmussa
Produktinta firmao Canal+ 
Alain Sarde
IMDb

Bitter Moon (Maldolĉa Luno) estas erotika amafera trilera filmo de 1992 reĝisorita de Roman Polanski kaj steluligita de Peter Coyote, Emmanuelle Seigner, Hugh Grant kaj Kristin Scott Thomas. La franca filmotitolo estas Lunes de fiel (galaj lunoj, vortoludo pri la franclingva frazo "lune de miel" (miela luno, kun signifo "nuptoveturo"). Fakte la scenaro estas bazita sur la samnoma romano Lunes de fiel (1981) de la franca aŭtoro Pascal Bruckner. La muzikon komponis Vangelis.

Sirens, Four Weddings and a Funeral kaj Bitter Moon — ĉiuj publikigitaj en Usono ene de semajnoj unu disde alia - estis la filmoj kiuj famigis Hugh Grant al la atento de la usona publiko.

Intrigo

Nigel (Hugh Grant) kaj Fiona Dobson (Kristin Scott Thomas) estas en plezurveturado al Hindio sur krozoŝipo. Unu nokton Nigel ekkonas Mimi (Emmanuelle Seigner), franca belulino, kaj poste amikiĝas kun ŝia edzo, Oscar (Peter Coyote), frustraciita verkisto parolakra kaj miskapablulo sur rulseĝo. El li, Nigel ekscias pri la tumulta amhistorio de la paro. Dum la veturado, la intereso de Nigel por Mimi kreskiĝas, dum Fiona celas alian pasaĝeron. Finfine, dum la nokto de Novjaro, okazas tumulta festego kaj la kvaropo eniras en tragedia konflikto.

Geaktoraro kaj roluloj

  • Hugh Grant kiel Nigel Dobson
  • Kristin Scott Thomas kiel Fiona Dobson
  • Emmanuelle Seigner kiel Micheline "Mimi" Bouvier
  • Peter Coyote kiel Oscar Benton
  • Luca Vellani kiel Dado
  • Boris Bergman kiel amiko de Oscar
  • Victor Banerjee kiel Mr. Isaiah Singh
  • Sophie Patel kiel Amrita Singh
  • Olivia Brunaux kiel Cindy
  • Stockard Channing (eksterliste) kiel Beverly

Eksteraj ligiloj

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Bitter Moon en la angla Vikipedio.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.