Bitmuziko (angle to beat: bati) estas la nomo por muzikstilo reganta inter 1960 ĝis komence de la 1970-aj jaroj, kiu baziĝis sur frua miksaĵo de popularmuziko kaj rokmuziko. Modeloj estis ekzemple la usona rokenrolo kaj la brita skiflo, plejofte ludata de bandoj kun du ĝi tri elektraj gitaroj, unu elektra basgitaro kaj frapinstrumentaro). La plej konata grupo, kiu evoluigis kaj popularigis ĉi tiun stilon, estis The Beatles.
Muzikaj karakterizaĵoj
Bitmuziko havas kvin distingilojn:
- (ofte) du- aŭ trivoĉa grupkantado
- du elektraj gitaroj (melodia kaj ritma gitaroj)
- uzado de elektra basgitaro
- du- ĝis triparta kantoformo
- 4/4-takto, ne svinga
Eksteraj ligiloj
- http://www.library.adelaide.edu.au/guide/hum/english/beats.html Arkivigite je 2008-05-16 per la retarkivo Wayback Machine
- Muzikantaj kaj bandaj historioj kaj diskarolistoj Arkivigite je 2012-05-22 per la retarkivo Wayback Machine
- Bitmuziko en Aŭstrujo
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.