BitArkivo
cifereca biblioteko retejo
Retadreso bitarkivo.org
Kategorio Reta
Lingvo(j) Esperanto
Registriĝo libervola
Fondiĝo januaro 2016
Stato aktiva

BitArkivo estas projekto komencita en januaro 2016 de Iván García. Ĝia celo estas konservi esperantajn gazetojn, librojn kaj aŭdio-dokumentojn kiel podkastoj. Estas kaj estis aliaj retejoj kun sama aŭ simila celo kiel Bitoteko, Gazetoteko, ktp. Ĉiuj arkivitaj materialoj estas senpage alireblaj ĉe la oficiala retejo (kiu havas kopion ĉe la retarkivo Wayback Maŝino). Ĝis 2023 la projekto jam arkivis 108 E-periodaĵojn kaj indeksis la enhavon de 9696 numeroj, plus 50 GB da prilaborataj materialoj.[1]

BirArkivo estas aŭspiciata de UEA pere de la Fonduso Instigo, kiu kolektas monon por bazaj pagoj de la retejo.[2]

Funkciado

La projekto laboras per volontuloj kaj similcelaj projektoj kaj fakgrupoj.[3]

  1. Bitarkivaj volontuloj uzas teksto-rekonan programon (OCR) por konservi la Esperantajn tekstojn en la formo PDF. Tiel eblos trovi la gazet-enhavon pere de interretaj serĉiloj kiel Google kaj aliaj.
  2. Ankaŭ la PDF-oj enhavos datumojn, kiuj ebligos pli facile trovi la dokumentojn.
  3. Bitarkivo alŝutos la revuojn al la reto kaj zorgos, ke ili neniam malaperu.

Referencoj

  1. 50GB Tempaj Labordosieroj
  2. Fonduso Instigo ĉe LiberaPay
  3. Bitarkivo eta facillingva enkonduko de Ivan Garcia

Eksteraj ligiloj

Vidu ankaŭ


This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.