
Bistroo en Parizo

Taverno en Belgio

Jean Béraud, En la bistroo.
Bistroo (france bistro(t)) estas simpla manĝejo kaj trinkejo, kiu pozicias inter restoracio kaj kafejo. Bistroo foje ankaŭ nomiĝas restoracieto.
En kelkaj landoj oni ofte parolas pri manĝkafejo aŭ taverno.
Etimologio
La origino de la vorto estas necerta. Unu varianto kun populara origino sin apogas sur la supozo ke la vorto deriviĝis de la rusa vorto por "rapida" (ruse быстро, bistro).
Aliaj variantoj estas "eta servisto" (france: Bistraud, el la potavia dialekto) aŭ la nomo de de mikstrinkaĵo el kafo kaj brando (france: bist(r)ouille), la proprulo nomiĝas 'bistrotiér'.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.