Birilo estas ilo por ekzakte determini la pozicion de unu objekto sur Tero. La plej konataj iloj por biri estas GPS-riceviloj, kiuj funkcias ricevante kaj kalkulante satelitajn signalojn por havigi la ĝustajn koordinatojn de iu loko. La plej ofta birila uzo estas por aŭtonavigado aŭ geokaŝado. Nuntempe pli kaj pli oftas biriloj enkonstruitaj en poŝtelefonoj aŭ poŝkomputiloj.
Eŭropa Unio kaj ESA okupiĝas pri nova loktrova sistemo nomata Galileo, kiu tiurilate sendependigu Eŭropon de la usona GPS.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.