Biostatistiko (aŭ biologia statistiko, biomezuro kaj biometrio) estas la aplikado de statistiko al ampleksa gamo de temoj en biologio. La scienco de biostatistiko enhavas la dezajnon de biologiaj eksperimentoj, ĉefe en medicino, farmacio, agrikulturo, demografio kaj fiŝkaptado; la kolekton, resumadon, kaj analizon de la informo el tiuj eksperimentoj; kaj la interpretadon de, kaj deduktojn el, la rezultoj. Ĉefa branĉo de tiu estas medicina biostatistiko,[1] kiu estas eksklusive koncerna kun medicino kaj sano.

Referencoj

  1. Abhaya Indrayan. (2012) Medical Biostatistics. CRC Press.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.