Biomaterialo estas ajna substanco kiu estis realigita por interagi kun biologiaj sistemoj pro medicinaj celoj - aŭ terapiaj (por trakti, plifortigi, ripari aŭ anstataŭigi histan funkcion de la korpo) aŭ diagnozaj. Science, biomaterialoj esploriĝas ekde pli-malpli la 1960-aj jaroj. La studo de biomaterialoj nomiĝas biomateriala scienco aŭ biomateriala inĝenierarto. Ĝi spertis konstantan kaj fortan kreskon dum sia ekzistotempo, kaj multaj kompanioj investas grandajn kvantojn de mono en la disvolviĝon de novaj produktaĵoj. Biomateriala scienco ampleksas elementojn de medicino, biologio, ĥemio, hista inĝenierarto kaj materiala scienco.
Notu ke biomaterialo malsamas de biologia materialo, kiel ekzemple osto, kiu estas produktita de biologia sistemo. Aldone, necesas atenti ke difinata biomaterialo ne ĉiam biokunfunkcias kun biologia substanco, sed la kunfunkcio estas apliko-specifaj biomaterialo taŭga por unu aplikaĵo povas esti ne biokunfunkcia en alia.
Enkonduko
Biomaterialoj povas esti derivitaj aŭ de natura substanco aŭ sintezitaj en la laboratorio uzante varion de ĥemiaj aliroj utiligante metalajn komponaĵojn, polimerojn, ceramikon aŭ kunmetitajn materialoj. Ili ofte estas uzataj kaj/auy adaptataj por medicinaj aplikaĵoj, kaj poste konsistigas parton de vivanta strukturo aŭ biomedicina aparato kiu pliigas aŭ anstataŭiĝas naturan funkcion. Tiaj funkcioj povas esti simple mekanikaj, ekzemple en korvalvo, aŭ povas esti bioaktivaj kun pli interaga funkcieco kiel hidroksi-apatito-kovritaj koksostaj enplantaĵoj. Biomaterialoj estas ankaŭ uzataj ĉiutage en dentomedicinaj aplikaĵoj, ĥirurgio, kaj en transdono de medikamentoj. Ekzemple, objekto plenigata per farmaciaj substanco povas esti metata en la korpon, kio permesas la daŭran, iom-post-ioman liberigo de medikamentoj dum longa periodo de tempo. Biomaterialo povas ankaŭ esti uzata kiel transplanta materialo.
Biomineraligo
Biomineraligo estas la procezo per kiu vivaj organismoj produktas mineralojn, ofte por malmoligi aŭ rigidigi ekzistantajn histojn. Tiajn histojn oni nomas mineraligitajn histojn. La fenomeno ege disvastigatas; ĉiuj ses taksonomiaj regnoj enhavas membrojn kiuj kapablas krei mineralojn, kaj pli ol 60 malsamaj mineraloj estis identigitaj en organismoj. Ekzemploj estas interalie silikatoj en algoj kaj diatomeoj, karbonatoj en senvertebruloj, kaj kalcio-fosfatoj kaj karbonatoj en vertebruloj. Tiuj mineraloj ofte formas strukturajn karakterizaĵojn kiel konkoj kaj la ostoj de mamuloj kaj birdoj. Organismoj produktas mineraligitajn skeletojn ekde 550 milionoj da jaroj. Aliaj ekzemploj estas deponejoj de kupro, fero kaj oro en bakterioj. Biologie kreitaj mineraloj ofte havas specialajn uzojn kiel biomaterialoj.