Biologia luminesko estas tiu fenomeno kiam organismo lumineskas. Bakterioj, protistoj, kaj fungoj povas lumineski.

La lumantaj bestoj havas organon, ĉe kies metabolo estiĝas lumanta materialo. El tiu metabola produkto, per enzima transformado, la kemie liberiĝanta energio tranformiĝas al lumenergio (biologia luminesko). Parto da bestoj mem produktas la lumantan materialon (luciferino). En ĉirkaŭ 40 animalaj ordoj estas specioj kapablaj lumi. Ili vivas ĉefe en maro, kelkaj surtere, sed neniu en nesala akvo.

La lumanta organo de insektoj Pyrophorus noctilucus (lumanta piroforo) el Sud-Ameriko kaj Lampyris noctiluca (granda lumskarabo/lampiro) el Eŭropo estiĝas el graskorpetoj.

Luciolo (Luciola) estas genro de insektoj, el la ordo de koleopteroj, portanta lumantajn organojn. Tre parenca al lampiro, sed vivanta en suda Eŭropo.

Kemia mekanismo

Proteina tridimensia formo de luciferazo de la lampiredoj Photinus pyralis. La enzimo estas multe pli granda ol la luciferino.

Lampiredoj kaj aliaj tipoj de bestoj uzas grupon de molekuloj nomata luciferino. Luciferino povas reagi kun dioksigeno kaj ATP, kun helpo de grupo de enzimoj luciferazo. Malsamaj bestoj havas malsamajn luciferinojn kaj luciferazojn, kaj tiel produktas malsamajn lumojn. La kemia reago estas tre efika, kaj preskaŭ neniu energio estas perdita per varmo.[1]

Coelenterazino estas luciferino trovita en multaj meduzoj kaj terbestoj. Kiel ĉiuj luciferinoj, ĝi estas oksidigita por produkti lumon.

Roloj

Elektado de seksa partnero

Masklaj lampiredoj havas specifan ritmon de ekbriloj. Inaj lampiredoj reagas per sendado de lumsignalo, kaj elektas masklon kun la plej hela lumo kaj taŭga ritmosenco. Tiel ina lampiredo povas esti certa pri tio ke sia partnero estas sana kaj havas multan energion.[1]

Ĉasado

Inaj Photuris ofte imitas la ekbril-ritmon de aliaj lampiredoj. Tiel, ili povas allogi masklajn lampiredojn por manĝi ilin.

Fiŝoj Ceratiidae havas longan ŝnuron, kiu havas multajn biologie lumineskajn bakteriojn je sia pinto. La fiŝo uzas ĝin por allogi fiŝojn en la profundo de la marego, kie lumo kutime preskaŭ neekzistas. Kiam la predo estas proksima, la Ceratiidae glutas ĝin per sia grandega buŝo.[1]

Referencoj

  1. 1 2 3 Kiam la oceano ekbrilas. Scivolemo. Arkivita el la originalo je 2017-11-08. Alirita 2017-11-08.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.