Bioley-Orjulaz | |
---|---|
Blazono de Bioley-Orjulaz | |
Bioley-Orjulaz | |
former municipality of Switzerland | |
Kantono | Vaŭdo |
Distrikto | Centro de Vaŭdo |
Geografia situo | CH1903: 535597 / 163664 (mapo)46.6211111111116.5977777777778Koordinatoj: 46° 37′ N, 6° 36′ O; CH1903: 535597 / 163664 (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 457 |
Areo | 3,11 km² |
Alteco | 603 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 1042 |
Komunumkodo | 5513 |
Situa mapo de Bioley-Orjulaz | |
Bioley-Orjulaz estas komunumo en la Distrikto Centro de Vaŭdo en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 457 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.
Geografio
La komunumo Bioley-Orjulaz situas meze en la regiono Centro de Vaŭdo, proksimume 3,5 kilometrojn okcidentsudokcidente de la distriktĉefurbo Echallens kaj 10 kilometrojn nordnordokcidente de la kantonĉefurbo Laŭzano.[1]
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 3,11 km², de kiuj 17,4% estas kovritaj de arbaro, 70,7% servas por agrikulturo kaj 10,6% por setlado. [2]
Najbaraj komunumoj
La komunumo Bioley-Orjulaz limas en nordo al Saint-Barthélemy, en oriento al Assens, en sudo al Etagnières, en sudokcidento al Boussens, kaj en okcidento al Bettens.
Trafiko
Bioley-Orjulaz situas flanke de la gravaj trafiklokoj. Tra la komunumo pasas konekta vojo de Assens al Bettens, kiu kruciĝas kun la vojo de Echallens al Boussens. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 estas La Sarraz, kiu situas proksimume 3 kilometrojn nordokcidente de la komunuma centro. Pere de la poŝtaŭtolinio de Echallens al Chavornay la komunumo estas konektita al la publika transportreto.
Historio
La unua dokumenta mencio de Bioley-Orjulaz datiĝas el la 12-a jarcento kiel Oriola. Dum mezepoko la Abatejo Lago de Joux posedis uzorajtojn de la arbaro de Orjulaz. De 1475 ĝis la Helveta Revolucio de 1798 Bioley-Orjulaz estis parto de la komuna berna kaj friburga Senjorujo Orbe kaj Echallens. Post la revolucio ĝi apartenis al la Distrikto Echallens, kaj surbaze de la administra reformo de 2006 ĝi kun efiko de la 1-a de januaro 2008 ĝi estis integrita al la nova Distrikto Centro de Vaŭdo.[3]
Vidu ankaŭ
- Aliaj lokoj kun la nomo Bioley
Notoj kaj referencoj
- ↑ Fonto: Reta mapo 1:20000 de Swisstopo Arkivigite je 2013-12-02 per la retarkivo Wayback Machine
- ↑ Fonto: Komunumdatumoj de la retejo de la Svisa Federacia Oficejo pri Statistiko, retejo konsultita la 5-an de novembro 2011
- ↑ Fonto: Marianne Stubenvoll: Bioley-Orjulaz en Historia Leksikono de Svislando (2004-08-03)
Eksteraj ligiloj
- Oficialaj informoj pri la komunumo Bioley-Orjulaz Arkivigite je 2013-12-02 per la retarkivo Wayback Machine
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Bioley-Orjulaz – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
Bildoj
- Vilaĝa strato de Bioley-Orjulaz
- Komunuma domo de Bioley-Orjulaz
|