La biogeografio estas geografia esplordirekto je la sekciareo kun la biologio. Ĝi okupiĝas pri la hodiaŭa disvastiteco, terhistoria evoluo kaj la medirilatoj de la besto- kaj plantospecioj kaj ankaŭ pri la disvastiteco kaj la spacaj modeloj de vivkomunumoj, ekosistemoj kaj biomoj. Vivaĵoj el ĝia vidpunkto estas

  • geofaktoroj (flaŭro kaj faŭno)
  • elementoj de la pejzaĝoj
  • bioindikantoj

por marki la terspacojn kaj la tie ekzistantan interefikostrukturon. La biogeografion oni povas dividi je du subdisciplinoj:

  • La fitogeografio (plantogeografio) estas la scienco pri la spaca disvastiĝo de la plantoj kaj plantosocioj.
  • La zoogeografio (bestogeografio) estas la scienco pri la spaca disvastiĝo de la bestoj. Analoge la flaŭroprovincoj ekzistas faŭnoprovincoj.

Krome la biogeografio proksime rilatas al la geobiologio (vidu ankaŭ geobotaniko, geozoologio), kiu estas subdisciplino de la biologio. La kompetencareoj de ambaŭ sciencoj estas tre similaj; ili distingiĝas per malsama ekkonobjekto.

Vidu ankaŭ

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.