Biogenaj aminoj estas aminoj, kiuj ekestas en la metabolo de mikroorganismoj, plantoj, bestoj kaj homoj. Ili kreiĝas per enzima dekarboksiligo de aminacidoj. Pro tio, ke ili havas aminogrupon, la biogenaj aminoj reagas baze kaj kiel protono-akceptanto, simile kiel amoniako. Pluraj biogenaj aminoj estas sintezaj antaŭŝtupoj de alkaloidoj aŭ hormonoj. Pluraj ankaŭ servas kiel konstruelementoj por la sintezo de koenzimoj, vitaminoj kaj fosforolipidoj. Iuj liberaj biogenaj aminoj ankaŭ mem havas fiziologiajn efikojn - tiajn substancojn oni nomas nervotransigiloj.
- Jen iuj aminacidoj (supre) kaj la de ili ekestiĝintaj biogenaj aminoj (sube)
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.