Binéfar | |||
---|---|---|---|
| |||
municipo en Hispanio | |||
|
| ||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 22500 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 10 070 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 401 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 51′ N, 0° 17′ O (mapo)41.850.28333333333333Koordinatoj: 41° 51′ N, 0° 17′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 286 m [+] | ||
Areo | 25,095591 km² ( 250 9.5 591 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Binéfar [+] | |||
Binéfar [biNEfar] estas loĝloko kaj municipo de Hispanio, en la okcidento de la komarko La Litera (kies administracia ĉefurbo estas Binéfar mem dum la ĉefurbo por histori-kulturaj aferoj estas Tamarite de Litera) apartenanta al la oriento de la Provinco Huesko (regiono Aragono).
Geografio
Ĝia municipa teritorio estas en la okcidento de la komarko La Litera, inter la riveroj Noguera Ribagorzana oriente kaj Cinca okcidente, survoje inter Ilerdo kaj Ŭesko.
La municipa teritorio limas norde kaj oriente kun San Esteban de Litera, oriente kun Tamarite de Litera, kaj sude kun Esplús en la komarko.
La loĝloko Binéfar mem kiel sidejo de la municipo (286 msm)[1] estas je 78 km sudoriente de Huesca. Ĝi estas komunikata laŭ la aŭtoŝoseo A-22 inter Ilerdo (sudoriente) kaj Ŭesko (nordokcidente), kaj laŭ regiona ŝoseo A-133 nordoriente kun San Esteban de Litera, kaj laŭ la ŝoseo A-1239 sudokcidente kun Albalate de Cinca.
Historio
En la areo estis loĝado de iberoj kaj romianoj: en la arkeologia kuŝejo de La Vispesa oni trovis fragmenton de ibera steleo, kiu nun estas ekspoziciata en la Muzeo de Ŭesko. De islam-araba epoko atestas la loknomo Binéfar, kiu laŭ fakulo Benito Coll, eble devenas de la islam-araba setlej, posedo de iu Affa aŭ Effar ("bin" signifas filo de), kaj tiel ĝi estus Ben-Affa kaj poste Abinéfar, Avenáfar, Benáfar aŭ Bináfar, apartenanta al la regno Monzono.
Binéfar estis menciita dokumente por la unua fojo en la 11-a jarcento. En 1158 la templanoj de Monzonohavigis loĝĉarton. En oktobro 1363 oni subskribis la traktaton de Binéfar inter Petro la 4-a de Aragono kaj Henriko de Kastilio.
En la 16-a jarcento Binéfar, pro pesto en Monzono, estis sidejo de la Aragona parlamento, prezidita de Filipo la 2-a, en 1585.
Binéfar estas urbo ekde 1785. En 1861 alvenis fervojo al Binéfar kaj en 1906 oni malfermis la Kanalon de Aragono kaj Katalunio, kiu helpis la ekonomian kaj socian disvolvigon de la 20-a jarcento.
La nuna municipo estis rezulto de la kunigo de ĝistiamaj municipoj en 1970-aj jaroj.
Komence de la 19-a jarcento la tuta komarko estis damaĝita pro la franca invado.
Dum la Hispana Enlanda Milito la loĝloko suferis pro operacoj kadre de la atakoj de la respublikanoj klopode al konkero de la provinca ĉefurbo Ŭesko kaj fina kontraŭatako de frankistoj kiu rezultis en homamasa fuĝado de respublikanoj kaj de militrifuĝintoj en direkto al Francio. Dume oni starigis kolektivecon en la urbo ĉefe fare de la anarkiismaj trupoj.
Multaj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento pro rura elmigrado, se ĉe Binéfar kie oni ricevis parton de tiu loĝantaro ĝis nunaj 9 927 loĝantoj (2022).[2]
Aktualo
La loka ekonomio evoluis el la tradiciaj agrikulturo, forstado kaj brutobredado (porkoj, ŝafoj kaj bovoj) al natura, sporta, kultura, montara kaj rura turismo ĉefe rilate al la montaro.
Ĉefaj vidindaĵoj estas la jenaj:
- Preĝejo de Sankta Petro, gotika de la 15-a jarcento ampleksigita en la 18-a jarcento, trinava kun flankaj barokaj kapeloj, oklatera sonorilturo kaj baptujo kun mirinda gotika pordego.
- Du ermitejoj.
- Malnova kerno kun blazondomoj kaj domegoj.
- Naturaj lokoj.
Manciendas aparte la tradicia kultura agado de kompanio de pupteatro nome Titiriteros de Binéfar.
Vidu ankaŭ
Referencoj
- ↑ Gobierno de Aragón. «Zonas altimétricas por rangos en Aragón y España, y altitud de los municipios de Aragón.». Datos geográficos. Arkivita el originalo la 4an de decembro 2011. Konsultita la 15an de aŭgusto 2012.
- ↑ INE (eld.). «Nomenclátor: Población del Padrón Continuo por Unidad Poblacional».
Bibliografio
- Aragón constante histórica. Publicaciones de la Caja de Ahorros de Zaragoza, Aragón y Rioja. 1979.
- Ubieto Arteta, Antonio (1981-1989). Historia de Aragón. 6 vol. Zaragoza: Anubar.
- Ubieto Arteta, Antonio, "Historia de Aragón". Los pueblos y los despoblados 1 (Eld. Anubar. Zaragoza, 1984)
- CONTE OLIVEROS, Jesús. “Personajes y Escritores de Huesca y Provincia”. Eld. Librería General (Zaragoza 1981)
Eksteraj ligiloj
- En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Binéfar en la hispana Vikipedio.