Billboard Magazine estas la plej grava fakrevuo por muziko kaj distroindustrio en Usono. Ĝi jam fondiĝis en 1894. La ĉefsidejo estas en Novjorko. Pluajn oficejojn la eldonejo tenas en Los-Anĝeleso, Vaŝingtono, Londono kaj Tokio. Ĝi aperas ĉiusemajne. Ekde 2005 ĝi estas posedaĵo de la nederlanda mikskonzerno The Nielsen Company.
Billboard Magazine eltrovas kaj publikigas la oficialajn usonajn vendo-ranglistojn de muzikalbumoj, unuopaĵoj kaj pluajn ranglistojn pri diversaj muzikĝenroj, ekz. nuntempa ritmenbluso, hiphopo, kampara muziko kaj Latin-Amerika muziko.
Ĉiujare la revuo disdonas la muzikpremiojn laŭ pli ol 30 kategorioj. La gajniontojn oni trovas per enketado de la pojara vendonombro.
Eksteraj ligiloj
- Billboard.com – La retpaĝo enhavas la aktualajn ranglistojn laŭ diversaj muzikĝenroj kaj mallongaj novajoj (la aliro al arĥivaĵoj kaj fakinternaj informoj estas pagenda)
- Billboard ekde 1942 ĝis 2008 ĉe books.google.at
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.