Duiliono estas miliono da milionoj, 1012, aŭ 1.000.000.000.000 (12 nuloj). Tiu termino estas preferinda ol ĝia sinonimo biliono, kiu foje estas erarema por alilingvanoj.
Diferenco kun miliardo
Notu, ke usona billion ("bi-" respektivas al "du-") kaj similaj vortoj en kelkaj aliaj lingvoj estas nur 109, Esperanta miliardo. Tiu vortuzo, nomata "mallonga skalo", estas oficiala ne nur en la anglalingvaj landoj, sed ankaŭ en Brazilo, Grekio, Porto-Riko, Rusio kaj Turkio.
Vidu ankaŭ
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.