Plastiko aŭ bildarto estas artoformo ene de la skulptarto, kiu reliefe reproduktas formojn de objekto. Se temas pri prilaborado de solidaj materialoj oni parolas pri skulptarto.
Laŭ Francisko Azorín plastiko estas Arto produkti aŭ reprodukti figurojn per reliefo, koloro, formo.[1] Li indikas etimologion el la greka plastikos, el plassein (formi) kaj de tie la latina plasticus. Kaj li aldonas la terminon galvanoplastiko, por procedo surkovri aŭ reprodukti metale, per elektra fluo, statuon, reliefon, gravuron.[2]
Vidu ankaŭ
Notoj
- ↑ Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 168.
- ↑ Azorín, samloke.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.