Bilaspur | |||
---|---|---|---|
| |||
urbo • urbego | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 495001 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 1 625 502 (2011) [+] | ||
Loĝdenso | 6 375 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 22° 9′ N, 82° 1′ O (mapo)22.1582.016666666667Koordinatoj: 22° 9′ N, 82° 1′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 262 m [+] | ||
Areo | 255 km² (25 500 ha) [+] | ||
Horzono | UTC + 05:30 | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Bilaspur, Chhattisgarh [+] | |||
Bilaspur, laŭ (hindie बिलासपुर, छत्तीसगढ़) estas urbego en Barato, en subŝtato Ĉatisgaro, en la samnoma distrikto, kie ĝi estas ties sidejo. Ĝi estas ankaŭ konata kiel "La Urbo de Festivaloj".
Demografio
Bilaspur havis populacion de 330 106 en 2011 (kun la plena aglomeraĵo 452 851) kun legopovo 87%, signife pli alta, ol la landaveraĝo.
Geografio
Bilaspur situas laŭ rivero 264 metrojn super la marnivelo en ene de la lando. Korba troviĝas 64, subŝtata ĉefurbo Rajpuro 106, Rajgarh 127, Ĝabalpur 261, Kolkato 640, tutlanda ĉefurbo Delhio 884, Mumbajo 1032 kilometrojn (aere) .
Historio
Historie Bilaspur apartenis al pluraj dinastioj, ties landoj. De 5-a Jarcento pluen ĝi estis kontrolita fare de la Kalachuri-dinastio de Ratanpur. Bilaspur graviĝis ĉirkaŭ 1741, kiam ĝi estis deklarita sidejo. La administrado de distrikto Bilaspur estis transprenita en la Brita Orienthinda Kompanio en 1818. La urbeto estis deklarita municipo en 1867. Guruo Ghasidas (1756-1836) komencis religian movadon, lian nomon prenis la loka universitato. La fervojoj estis konstruitaj en la 1880-aj jaroj, la stacidomo en 1890. En 1908 la silkoteksado estis jam vaste konata. En 2011 almenaŭ 16 homoj mortis kaj 15 estis vunditaj, ĉar lokomotivo kaŭzis surveturon.
Ekonomio
Bilaspur estas la centro de elektra produktado en Barato, centro de agrikulturaj produktoj, eĉ ĝi estas konata kiel "La Rizo-Bovlo". Estas ĉirkaŭ 500 rizomuelejoj en la ĉirkaŭaĵo. En la urbego sidejo de karbomina kompanio funkcias. Ankaŭ la komercado signifas. Bilaspur estas unu el la 100 barataj urboj por esti inteligenta urbo.
Lingvoj
En Bilaspur la ĉefaj lingvoj estas la ĉatisgara kaj la hinda.
Eduko
Bilaspur estas signifa universitata urbo.
Trafiko
Bilaspur estas regiona fervoja nabo. 5 ĉefvojoj kuras al la urbego. La flughaveno estis inaŭgurita en 2021 kun rektaj flugoj al Ĝabalpur, Bopalo kaj Delhio.
Klimato
Bilaspur havas tropikan klimaton kun influo de musono. Jare pluvas 1320 mm. En ĉiuj monatoj pluvas (escepte decembron), sed plej ofte inter junio-septembro. La averaĝa jara temperaturo varias inter 18-29 °C.
Vidindaĵoj
- bestoĝardeno
- temploj
- festivaloj
- Instituto
- Bestoĝardeno