Biksino | ||
Biksino estas antioksidiga substanco trovata en plantoj de la familio de la Bixa orellana[1] | ||
Alternativa(j) nomo(j) | ||
| ||
Kemia formulo | ||
CAS-numero-kodo | 6983-79-5 | |
ChemSpider kodo | 4444638 | |
PubChem-kodo | 5281226 | |
Merck Index | 15,1312 | |
Fizikaj proprecoj | ||
Aspekto | oranĝokoloraj kristaloj | |
Molmaso | 394,511 g·mol-1 | |
Denseco | 1,035g cm−3[2] | |
Fandpunkto | 217°C[3] | |
Bolpunkto | 596°C[4] | |
Refrakta indico | 1,4460 | |
Ekflama temperaturo | 197,8 °C | |
Acideco (pKa) | 4.69 | |
Solvebleco | Akvo:Nesolvebla | |
Sekurecaj Indikoj | ||
Riskoj | R20/21/22 R36/37/38 | |
Sekureco | S26 S36 | |
Pridanĝeraj indikoj | ||
Danĝero
| ||
GHS Damaĝo Piktogramo | ||
GHS Signalvorto | Averto | |
GHS Deklaroj pri damaĝoj | H302, H311, H315, H319, H335 | |
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj | P261, P264, P270, P271, P280, P301+312, P302+352, P304+340, P305+351+338, P311, P321, P330, P332+313, P337+313, P361, P362, P363, P403+233, P405, P501[5] | |
(25 °C kaj 100 kPa) |
Biksino, rokuo aŭ C25H30O4 estas natura organika kombinaĵo, oranĝokoloraj kristaloj trovataj en la semoj de la bikso orelana, apartenanta al la familio de la dukotiledonaj plantoj. Ĝi posedas anti-inflamajn, antitumorajn kaj antioksidigajn aktivecojn. Biksino ankaŭ estas uzatas en la traktado de kormalsanoj per inhibado de la fibrozo, inflamoj kaj oksidivaj malsanoj.
Proprecoj
Biksino estas nesolvebla en akvo sed miksebla kun oleoj kaj etanolo. Ĝi apartenas al la familio de la karotenoidoj kaj posedas antioksidigajn, antifungajn kaj antibakteriajn aktivecojn. Historie, biksino estis unue observita en 1831 far Wackenroder dum separado de la pigmentoj de la karoto.
Al tiuj pigmentoj oni donis la terminon "karoteno" pro ĝia rilato kun tiu vegetalo (karoto). Nuntempe pli ol 600 malsimilaj strukturoj de karotenoidoj estas vaste distribuitaj en la vegetalaj kaj bestaj regnoj. La biksino estis unue izolita en 1825 de la franca kemiisto Jean-Baptiste Boussingault (1801-1887).[6] Tamen, la klarigo pri ĝia molekula formulo estis prezentata nur en 1917 far Heiduscka kaj Panzer. Multo el la baza kemio pri la biksino estis disvolvita de Karrer kaj liaj kolegoj (1929), kiuj uzis la terminojn "grandioza" kaj "unu el la plej belaj kombinaĵoj".
Tamen, Karrer duondubis pri la molekula formulo proponita de Heiduschka, erare asertinte ke ĝi devas esti C26H50O4. La biksino kaj la "norbiksino" estas specialaj inter la karotenoidoj ĉar iliaj molekuloj enhavas du fortajn polarajn grupojn. Biksino trovatas laŭ la cis kaj trans formoj pro ĝia poliena strukturo.[7]
Literaturo
- Science Direct
- National Toxicology Program
- Chemblink Arkivigite je 2020-03-20 per la retarkivo Wayback Machine
- Natural Food Colorants: Science and Technology
- Dyes and Tannins
- Natural Food Colorants
- Evaluation of Certain Food Additives and Contaminants
- Cis-Trans Isomeric Carotenoids, Vitamins A and Arylpolyenes