Bikaner | ||
Metropolo kaj universitata urbo | ||
Fortikaĵo de Bikaner | ||
|
||
Oficiala nomo: Bikaner | ||
Lando | Barato | |
---|---|---|
Ŝtato | Raĝastano | |
Situo | Bikaner | |
- alteco | 242 m s. m. | |
- koordinatoj | 28° 01′ 00″ N 73° 19′ 00″ O / 28.01667 °N, 73.31667 °O (mapo) | |
Areo | 270 km² (27 000 ha) | |
Loĝantaro | 723,982 (2008) | |
Horzono | UTC + 5:30 | |
Poŝtkodo | 334 0xx | |
Telefona antaŭkodo | 151 | |
Aŭtokodoj | RJ-07 | |
Situo enkadre de Barato
| ||
Vikimedia Komunejo: Bikaner | ||
Portalo pri Barato | ||
Bikaner (बिकाणो), (hindie: बीकानेर) estas metropolo kaj universitata urbo en Barato, en subŝtato Raĝastano.
En la urbo vivas 529 007 loĝantoj sur areo de 155 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 3 413 loĝantoj/km².
Geografio
Bikaner etendiĝas en la nord-okcidenta parto de la lando. Ĝajpuro troviĝas 334, Delhio 456 km-ojn.
Historio
Antaŭ la 15-a jarcento la regiono, kie nun estas Bikaner, estis oazo en dezerto. Bikaner fondiĝis en 1488, sed pli frue jam fortikaĵo konstruiĝis. Nun ĝi estas jam ruino, sed ankaŭ nova fortikaĵo konstruiĝis. Dum la 18-a jarcento okazis sanga milito inter la regantoj. En 1818 la britoj akiris la urbon. En 1928 kaj en 1987 kanaloj pretiĝis, kiuj donis akvon al la terkultivistoj.
Trafiko
Bikaner havas flughavenon kaj 2 stacidomojn. La vojoj estas konvenaj. En la urbo aŭtobusoj kaj rikiŝoj liveras la pasaĝerojn.
Klimato
Bikaner havas dezertan klimaton, kie regas varmegaj someroj (eĉ 48 °C), vintre tre malofte la temperaturo falas ĝis frostopunkto. Jare pluvas 240 mm. Inter oktobro-aprilo neniam pluvas.