Bielsa | |||
---|---|---|---|
| |||
municipo en Hispanio • limurbo | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 22350 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 482 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 2 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 42° 38′ N, 0° 13′ O (mapo)42.6336111111110.21833333333333Koordinatoj: 42° 38′ N, 0° 13′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 1 053 m [+] | ||
Areo | 202,413938 km² (2 024 1.3 938 ha) [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Bielsa [+] | |||
Bielsa [BJELsa] estas municipo de Hispanio, en la nordo de la komarko Sobrarbe (kies ĉefurboj estas Boltaña kun Aínsa) apartenanta al la nordo de la Provinco Huesko (regiono Aragono).
En la loko, krom la hispanan, oni parolis variaĵon de la aragona lingvo uzitan en la Pireneoj, kaj fakte ankoraŭ foje oni parolas ĝin laŭnome belsetán.
Geografio
Ĝia municipa teritorio estas en la nordo de la komarko Sobrarbe, lime norde kun Francio, okcidente kaj sude kun Fanlo kaj Puértolas, okcidente sude kaj oriente kun Tella-Sin kaj Gistaín oriente. Krom la loĝloko Bielsa mem, la municipo enhavas ankaŭ la loĝlokojn Javierre, Espierba, Parzán kaj Chisagüés. Ĝi estas en la kunfluejo de la riveroj Cincakaj Barrosa, sur valo de glaĉera deveno: nome la valo de Bielsa.
Parto de ĝia teritorio estas okupata de la Natura Monumento de la Pireneaj Glaĉeroj kaj de la Nacia Parko Ordesa y Monte Perdido.
La loĝloko Bielsa mem (1 026 msm)[1] estas je 77 km nordoriente de Huesca, alirebla laŭ la ŝoseo A-138 inter Francio norde tra la Tunelo de Bielsa-Aragnouet kaj kun Aínsa suden. La loĝloko estas tipa domaro karaktera de montaro ĉe Pireneoj, kun tre deklivaj ardezaj tegmentoj kaj konustrunkaj kamenoj.
Historio
Bielsa estas mezepoka setlejo. En 1191 Alfonso la 2-a de Aragono donis al iu Pedro Amilán la ekspluatadon de minoj de arĝento en la teritorio de Bielsa, kun rajtigo por starigi setlejon, kastelon kaj muelejojn kontraŭ rezervo por la reĝo de la dekono de la elfosita mineralo. Dum la sekvaj jarcentoj ĝi estis de diversaj posedantoj, ĝis 1445 kiam la loĝantoj de Bielsa aĉetis al la senjoro, Raimundo Montaner, la loĝlokon kaj la kastelon kun teritorioj kaj rajtoj, por trapasigi ilin al la reĝo de Aragono, Alfonso la 5-a, kun la kondiĉo resti porĉiame ligitaj al la krono. En 1450 la loĝloko havis 80 familiojn.
Ĝia gravo per brutobredado dependis de la paŝtejoj. Dum la 17-a jarcento Bielsa floris.
Dum la Hispana Enlanda Milito la loĝloko estis praktike detruita pro brulbombardado fare de la flanko frankistoj per naŭ germanaj Heinkel He 51 kadre de la epizodo nomita de la Bolsa de Bielsa en majo kaj junio 1938, dum la respublikanoj rezistis kontraŭ duoble multnombraj fortoj; finfine ili povis pasi al Francio. Post la militfino oni rekonstruis la loĝlokon.
Multaj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento pro rura elmigrado, kaj same ĉe Bielsa mem kie oni malaltiĝis el 1 856 loĝantoj en 1920 ĝis nunaj 480 loĝantoj (2022).[2]
Aktualo
La loka ekonomio evoluis el la tradiciaj montaraj agrikulturo kaj brutobredado (ŝafoj, kaj ĉefe bovoj) al forstado, natura, sporta, kultura kaj rura turismo.
Ĉefaj vidindaĵoj estas la preĝejoj de Bielsa kaj Javierre (romanika kun retablo pri Sankta Eŭlalia); la ermitejo de Pineta kun sonorilturo duetaĝa; la urbodomo kun kvinarka portiko kaj sentinelbudo en la angulo; minareo de Hospital de Parzán; kaj naturaj lokoj. Aparte menciendas la karnavalo de Bielsa, tradicia kun pagana heredo.
Bildoj
- Urbodomo.
- Fenestro.
- Urba kerno.
Vidu ankaŭ
Referencoj
- ↑ Gobierno de Aragón. «Zonas altimétricas por rangos en Aragón y España, y altitud de los municipios de Aragón.». Datos geográficos. Arkivita el originalo la 4an de decembro 2011. Konsultita la 15an de aŭgusto 2012.
- ↑ INE (eld.). «Nomenclátor: Población del Padrón Continuo por Unidad Poblacional».
Bibliografio
- Briet, L. Bellezas del Alto Aragón. Huesca, Diputación, 1988, v. 2.
- Aragón constante histórica. Publicaciones de la Caja de Ahorros de Zaragoza, Aragón y Rioja. 1979.
- Ubieto Arteta, Antonio (1981-1989). Historia de Aragón. 6 vol. Zaragoza: Anubar.
- Ubieto Arteta, Antonio, "Historia de Aragón". Los pueblos y los despoblados 1 (Eld. Anubar. Zaragoza, 1984)
- CONTE OLIVEROS, Jesús. “Personajes y Escritores de Huesca y Provincia”. Eld. Librería General (Zaragoza 1981)
Eksteraj ligiloj
- Oficiala retejo
- En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Bielsa en la hispana Vikipedio.