Bidasoa | |
---|---|
| |
rivero | |
Bazaj informoj | |
Rivera reto | Bidasoa |
Longeco | 66 km |
Fluo | |
Fonto | apud Errazu en Navaro |
- Alteco super marnivelo | ĉ. 600 m |
- Koordinatoj | 43° 10′ 21″ N, 1° 24′ 31″ U (mapo)43.1725-1.4086111111111 |
Enfluejo | apud Hondarribia en la Biskajan Golfon |
- Alteco | 0 m |
- Koordinatoj | 43° 20′ 34″ N, 1° 46′ 24″ U (mapo)43.342658-1.773347 |
Geografio | |
Bidasoa (hispane Bidasoa, eŭske Bidasoa, france Bidassoa) estas marborda rivero, landlima dekkelk kilometrojn inter Francio kaj Hispanio. Bidasoa estas rivero de Eŭska Lando.
Geografio
Bidasoa estas marborda, torenta rivero, situanta en okcidentaj Pireneoj, grandparte sur la hispana teritorio. Ĝia longeco estas 76 km.
Ĝi fontas en Erratzu en Navaro, el unuiĝo de du riveretoj Izpegi kaj Iztauz (sur la suda flanko de montpasejo de Otxondo). Ĝi fluas al la sudo sub la nomo Baztan ĝis la loko de Oronoz-Mugairi kie, alfluita de akvoj el montpasejo de Belate, ĝi ricevas la nomon Bidasoa.
Ĝia akvofluo estas navara ĝis Endarlatsa. Ekde tie, sur kelkdeko da ceteraj kilometroj antaŭ ĝia elfluejo, Bidasoa formas landlimon inter Francio kaj Hispanio (Pyrénées-Atlantiques kaj Gipusko).
Post ĝi formis golfon de Ĉingudi (Txingudiko badia) en sia lasta trairo, ĝi ĵetiĝas en la Biskajan Golfon inter Hendajo (Hendaia) (Kabo Sokoburu) kaj Fuenterrabía (Hondarribia) (Kabo Higuer).
La Insulo de la Fazanoj (Konpantzia aŭ Faisaien Uhartea) estas kunsuvereneco sub laŭvica aŭtoritato de Francio kaj Hispanio, ŝanĝiĝanta ĉiujn ses monatojn.
Alfluantoj
- Zeberia
- Ezkurra
- Iruribieta
- Latsa
- Etxalar
- Arregi
- Onin
- Jaizubia