Bicske | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
Hungaria urbo | |||||
|
| ||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 2060 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 11 266 (2023) [+] | ||||
Loĝdenso | 143 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 47° 29′ N, 18° 38′ O (mapo)47.49073888888918.63625Koordinatoj: 47° 29′ N, 18° 38′ O (mapo) [+] | ||||
Areo | 78,88 km² (7 888 ha) [+] | ||||
Horzono | Mezeŭropa tempo [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Bicske [+] | |||||
Bicske [biĉke] estas urbo kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Meza Transdanubio, en departemento Fejér, en Distrikto Bicske, kies centro ĝi estas.
Situo
Bicske situas preter aŭtoŝoseo M1 inter Budapeŝto kaj Vieno, laŭ la fervojo Budapeŝto-Vieno.
Historio
Bicske estis loĝata jam dum la neolitiko, en la bronzepoko, antaŭ la hungaroj romianoj kaj avaroj vivis tie. La unua skriba mencio okazis en 1306.
La turkoj havis la tiaman vilaĝon inter 1541-1686. En 1688 la loko estis jam distriktejo. En 1773 Bicske ricevis la rangon kampurbo, en 1872 grandvilaĝo. En 1944-1945 okazis gravaj bataloj inter Ruĝa Armeo kaj germanoj. En 1986 la komunumo rericevis la rangon urbo. Oni profitas mineralakvon "Vivien ásványvíz", kiu ricevis hungaran premion "Magyar Termék-Nagydíj 2003".
Vidindaĵoj
- baroka romkatolika Preĝejo Sankta Triunuo (Bicske) de 1770, la turo estas 30 metrojn alta
- Kalvinana preĝejo (Bicske)
- Luterana preĝejo (Bicske)
- Kastelo de Bicske aŭ kastelo de Batthyány [batjAnji]
Famuloj
En Bicske naskiĝis:
Ĝemelurboj
- Altshausen, Germanio
- Melegnano, Italio
- Băile Tușnad, Rumanio
- Reci, Rumanio