Por samtitola artikolo vidu la paĝon Bianko. |
Bianko | |
Natura satelito de Urano (VIII) | |
astronomia simbolo | |
La sago montras Biankon (angle: Bianca) | |
natura satelito de Urano • regula satelito | |
---|---|
Oficiala nomo | Urano VIII[1] |
Aliaj nomoj | S/1986 U 9 |
Astronomia simbolo | vd |
Nomita laŭ | Bianca Minola vd |
Malkovro | |
Malkovrinto | Bradford A. Smith[1] |
Dato de malkovro | 23-a de januaro 1986[1] |
Orbitaj ecoj | |
Granda duonakso | 59 165 km[2] |
Discentreco | 0,00092[2] |
Klinangulo | 0,19308°[2] rilate al la urana ekvatoro |
Periodo | 0,43458 tago[2] |
Fizikaj ecoj | |
Dimensioj Diametro |
64 × 46 × 46 km 51,4 km [2] averaĝe |
Maso - Denso - Surfaca falakcelo - Liberiga rapido |
9,2 × 1016 kg 1,3 × 103 kg/m3 hipoteze 0,0086 m/s2 ~ 22 m/s |
Rotacia periodo | Verŝajne kaptita |
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
Surfaca temperaturo | ~ 64 K |
Albedo | 0,07 |
Observaj ecoj | |
Videbla magnitudo | 22,5 |
Bianko estas interna satelito de Urano.
Malkovro
Ĝi estis malkovrita de Bradford A. Smith sur kliŝaĵoj[3] farita la 23-an de januaro 1986 de la kosmosondilo Voyager 2 kaj, naŭa urana satelito malkovrita en 1986, ricevis la maldaŭran nomon S/1986 U 9.
Nomo
Tradicio volas, ke la uranaj lunoj ricevu nomojn de roluloj, prefere feoj aŭ elfoj, de William Shakespeare aŭ de Alexander Pope. Oni proponis Peaseblossom : feino en Somermeznokta sonĝo de Shakespeare, sed okazis kontraŭdiskuto kun Sovetunio, kie iuj preferus doni al satelitoj nomojn de mortintaj kosmonaŭtoj[4] kaj oni rezignis nomi la lunon. Pli malfrue, IAU diskrete elektis la nomon Bianko (aŭ angle Bianca), fratino de Katerina en "La dresado de la megero" de William Shakespeare.
Ecoj
Ĝia orbito, pli malalta ol la sinkrona orbito estas nestabila (kiel tiu de Kordelio) : la tajda forto malrapide bremsas Biankon kiu ĉu falos sur Uranon, ĉu diseriĝos en nova ringo.
La koloraj ecoj[5] de Bianko kaj ĝiaj orbitaj parametroj proksimigas Biankon de ok aliaj lunoj: Kresido, Dezdemono, Julieto, Porcio, Rozalindo, Kupido, Belindo kaj Perdito; kiujn oni grupigas en la porcia grupo.
Notoj kaj referencoj
- 1 2 3 Paĝaro pri planeda nomenklaturo ĉe la retejo de la usona geologia agentejo USGS (angle)
- 1 2 3 4 5 Uranian Satellite Fact Sheet kaj Uranus' Known Satellites(angle)
- ↑ IAUC 4168: Sats AND RINGS OF URANUS; CCO (angle)
- ↑ Luno de ajn aliaj nomo (angle)
- ↑ Comprehensive Photometry of the Rings and 16 Satellites of Uranus with the Hubble Space Telescope (angle)
Eksteraj ligiloj
- pole Bianko, el "Księżyce planet Układu Słonecznego" Arkivigite je 2011-09-08 per la retarkivo Wayback Machine
- angle Bianko (angla versio) Arkivigite je 2015-05-04 per la retarkivo Wayback Machine
- angle Bianko, el "Solar System Exploration" Arkivigite je 2007-08-01 per la retarkivo Wayback Machine
- france Bianca, (Le système solaire à portée de votre souris - La Sunsistemo musklake atingebla)
- france Malgrandaj lunoj de Urano Arkivigite je 2010-08-08 per la retarkivo Wayback Machine
- france Bianko, el la paĝaro de Jean-Michel
- germane La lunoj de la Porcia Grupo (el "Projekto Luno")
|