Bianka Maleczky | |
---|---|
![]() La meza filino estas Bianka Maleczky | |
Persona informo | |
Naskonomo | Maleczky Bianka |
Naskiĝo | la 14-an de januaro 1889 en ![]() |
Morto | la 14-an de majo 1946 en ![]() |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Patro | Vilmos Maleczky |
Patrino | Jozefa Maleczkyné Ellinger |
Frat(in)o | Oszkár Maleczky |
Okupo | |
Okupo | operkantisto • voĉa instruisto |
Bianka Maleczky [malecki], laŭ hungarlingve kutima nomordo Maleczky Bianka estis hungara operkantisto, (koloratursoprano). Ŝia patro estis Vilmos Maleczky, ŝia patrino estis Jozefa Maleczkyné Ellinger, ŝia frato estis Oszkár Maleczky (ĉiuj operkantistoj). Post la geedziĝo ŝia nomo estis laŭ hungara sistemo ankaŭ Pászt Vilmosné.
Bianka Maleczky naskiĝis la 14-an de januaro 1889 en Budapeŝto, ŝi mortis la 14-an de majo 1946 en Budapeŝto.
Biografio
Bianka Maleczky komence lernis kantadon hejme en la familio, poste de Kálmán Chován, Adele Passy-Cornet kaj Richárd Pauli. Ŝi debutis en trupo de Ignác Krecsányi. Inter 1912 kaj 1925 ŝi estis privata kantisto de Reĝa Operejo de Budapeŝto. Ekde 1921 ĝis 1944 ŝi ankaŭ instruis en la Muzikakademio, kie ŝiaj pli gravaj lernantoj estis Anna Báthy, Mária Budanovits, Vera Rózsa.
El ŝia repertuaro
- Ferenc Erkel: Bánk bán - Melinda
- Wolfgang Amadeus Mozart: Die Zauberflöte - Reĝino de Nokto