Bianca Maria Piccinino | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 29-an de januaro 1924 (100-jaraĝa) en Triesto | ||||
Lingvoj | itala vd | ||||
Ŝtataneco | Italio vd | ||||
Alma mater | Universitato de Triesto vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | ĵurnalisto • televida prezentisto • aŭtoro • sciencovulgarigisto vd | ||||
Laborkampo | fashion journalism • biologio vd | ||||
Aktiva dum | 1965– vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Bianca Maria PICCININO (naskiĝis la 29-an de januaro 1924 en Triesto) estas itala ĵurnalistino kaj televida moderigisto.
Biografio
Ŝi naskiĝis en 1924[1] en Triesto, ŝi diplomiĝis en biologio kaj aliris al RAI en 1953 kiel televida verkisto kaj moderigisto de scienca popularigo.
En la 1950-aj jaroj ŝi realigis la televidprogramon L'amico degli animali kun Angelo Lombardi kaj la helpanto Andalù; Ŝi estis prezentistino de Eŭrovido-Kantokonkurso 1957 kaj 1958. Dum la sekvantaj jaroj, ŝi fariĝis respondeca pri modaj programoj, kaj en 1975 ŝi estis la unua virino kiu prezentis italajn novaĵojn, la ĵurnalon de la 5:00 h.
Nuntempe ŝi instruas "modon kiel kostumon" ĉe la Koefia Akademio en Romo kaj skribas artikolojn por revuoj.[2]
Honoroj
- San Giusto d’Oro, Triesto, 12-a de decembro 2014[3]
Bibliografio
- La Radiocorriere TV, n° 31 de 1957
Referencoj
- ↑ Dizionario della moda, Grasso A., Garzanti, 2008, la malĝusta jaro de naskiĝo en 1932.
- ↑ Bianca Maria Piccinino. Giornalista RAI – Come era e Come è.
- ↑ Targa a Bianca Maria Piccinino, la prima giornalista della Rai
Eksteraj ligiloj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.