Betty Friedan | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Betty Friedan | |||||
Naskiĝo | 4-an de februaro 1921 en Peoria | ||||
Morto | 4-an de februaro 2006 (85-jaraĝa) en Vaŝingtono | ||||
Mortis pro | naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | kora malsufiĉo vd | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Loĝloko | Georgetown Retirement Home vd | ||||
Ŝtataneco | Usono vd | ||||
Alma mater | Smith College • Universitato de Kalifornio ĉe Berkeley • Esalen Institute • Peoria High School vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | ĵurnalisto • verkisto • aktivisto pri virinaj rajtoj • sociologo • psikologo vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | The Feminine Mystique ❦ The Second Stage ❦ The Fountain of Age vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Betty Naomi FRIEDAN (naskiĝis la 4-an de februaro, 1921 – 4-an de februaro 2006) estis konata feminisma aktivisto dum la 1960-aj jaroj.
Betty Friedan naskiĝis en Peoria, Ilinojo kaj lernis en la Smith College.
En 1963, ŝi verkis la "The Feminine Mystique", kiu ŝanĝis longtempajn atitudojn de la usonaj virinoj, precipe tiun vidpunkton, ke la virino devas esti nur bona edzino kaj patrino. Ŝia penso estis, ke la altrudo de la virinoj al al edzina kaj patrina vivo estas konspirado por malebligi la konkurojn kun la viroj.
En 1966 ŝi fondis la National Organization for Women (NOW), kiu luktis por la virina egalrajteco. Ŝi agadis kiel prezidento de la NOW ĝis 1970. Ŝi helpis ankaŭ fondi la National Women's Political Caucus (1971), la International Feminst Congress (1973), kaj la First Women's Bank (1973).
Verkoj
- The Feminine Mystique (1963)
- The Second Stage (1981)
- The Fountain of Age (1993)