![]() |
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Bettwiesen (stacidomo). |
Bettwiesen | |
---|---|
![]() Blazono de Bettwiesen | |
![]() Katolika preĝejo de Bettwiesen | |
komunumo en Svislando | |
Kantono | Turgovio |
Distrikto | Münchwilen |
Geografia situo | CH1903: 720150 / 262248 (mapo)47.59.0333333333333Koordinatoj: 47° 30′ N, 9° 2′ O; CH1903: 720150 / 262248 (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 1046 |
Areo | 3,8 km² |
Alteco | 550 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 9553 |
Komunumkodo | 4716 |
![]() Mapo de Bettwiesen | |
Bettwiesen (prononu Betwisn) estas komunumo en la distrikto Münchwilen de Kantono Turgovio, Svislando. Ĝi havis 1 046 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.
Geografio
Bettwiesen estas stratvilaĝo, kiu situas en la sudo de Turgovio 4 kilometrojn norde de Wil. Al Bettwiesen apartenas ankaŭ la setlejoj Aanet, Stocken kaj Winkel.
Najbaraj komunumoj
La komunumo Bettwiesen limas en nordo al Tobel-Tägerschen kaj Lommis, en okcidento al Wängi, en sudokcidento al Münchwilen kaj en sudo al Bronschhofen, kiu lastas situas en la najbara Kantono Sankt-Galo.
Trafiko
La komunumo Bettwiesen disponas pri stacio ĉe la trajnlinio de Wil al Weinfelden, kiun servas la turgovia fervojkompanio THURBO AG per regionaj trajnoj, kiuj cirkulas en duonhora kadenco.
Ekonomio
Tradicie Bettingen estis agrikultura vilaĝo. Sub la kastelmonto oni ankaŭ kultivas bluburgundajn vitojn. Pro la industriiĝo la signifo de la agrikulturo tamen malpliiĝis. Nuntempe la plej granda parto de la loĝantaro de Bettwiesen laboras en la proksima urbo Wil.
![](../I/Unteres_Schloss_Bettwiesen.jpg.webp)
Historio
La unua dokumenta mencio de Bettwiesen datiĝas el la jaro 840 Pettenwison. En la jaro 1627 la tiama abato de la Monaĥejo Fischingen konstruis en Bettwiesen la kastelon, kiu staras ankoraŭ hodiaŭ super la vilaĝo.
La nuna politika komunumo Bettwiesen estiĝis la 1-an de januaro 1995 per disiĝo kaj sendependiĝo de la lokkomunumo Lommis.
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
|