Bettignies | |||
---|---|---|---|
| |||
komunumo en Francio • limurbo | |||
| |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Statuso | Komunumo | ||
Lando | Francio | ||
Regiono | Hauts-de-France | ||
Departemento | Nord | ||
Arondismento | Avesnes-sur-Helpe | ||
Kantono | Maubeuge-Nord | ||
INSEE kodo | 59076 [+] | ||
Poŝtkodo | 59600 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 309 (2021) [+] | ||
Loĝdenso | 67 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 50° 20′ N, 3° 58′ O (mapo)50.3344444444443.9713888888889Koordinatoj: 50° 20′ N, 3° 58′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 122 m - 158 m | ||
Areo | 4,62 km² | ||
Horzono | UTC +1 (+2 somere) | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Bettignies [+] | |||
Bettignies estas franca komunumo lokita en la departemento Nord kaj en la regiono Nordo-Kaleza Markolo. Ĝi havis 265 loĝantojn laŭ censo plenumita en 2004.
Geografio
Bettignies estas ĉirkaŭurbeto kaj parto de la aglomeraĵo de Maubeuge, kiu havas proksimume 120 000 loĝantojn kaj inkludas interalie la urbetojn Aulnoye-Aymeries, Haumont, Jeumont, Feignies, Rousies kaj Ferrière-la-Grande.
Ĝi troviĝas proksime al la landlimo kun Belgio. La teritorio de la komunumo etendiĝas sur 4,62 km², ĉe la vojo inter Villers-Sire-Nicole kaj Feignies.
Historio
En la 12-a jarcento skribeblis la vilaĝo laŭ diversaj manieroj : Bethignies, Betegnies, Betenies aŭ Biétignies.
Administrado
Bettignies apartenas al la kantono Maubeuge-Nord, kies ĉefurbo estas Maubeuge. Tiu kantono mem estas parto de la arondismento de Avesnes-sur-Helpe, unu el la 6 arondismentoj de la departemento Nord.