Bethlehem Records | ||
---|---|---|
Bethlehem Records | ||
diskeldonejo | ||
Komenco | 1953 vd | |
Lando(j) | Usono vd | |
Bethlehem Records estas usona ĵaz- kaj blus-diskeldonejo.
Gus Wild fondis la eldonejon Bethlehem Records proksimume 1946, kiun poste transprenis la diskeldonejo King Records. Plej grava en la ĵazhistorio Bethlehem Records estis ĉefe pro la mitaj sonregistraĵoj de Duke Ellington (1957), de Charles Mingus kun Bill Evans (East Coasting, 1957) kaj de la lastaj registraĵoj de la pianisto Herbie Nichols, kiuj tiam aperis je la titolo Love, Gloom, Cash, Love.
Eksteraj ligiloj
- Diskoregistro de Bethlehem Records ĉe jazzdisco.org
- Arĥivo de Bethlehem ĉe birkajazz.com
Literaturo
- Bielefelder Katalog Jazz 1988 & 2001
- Ashley Kahn: The House That Trane Build - The Story of Impulse Records
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.