Betelĝuzo | |
---|---|
| |
Ruĝa supergiganto • varia stelo • longperioda varia stelo • naviga stelo • stelo • astra fonto de proksim-infraruĝaj radioj • astra fonto de ultraviolaj radioj • duobla stelo • astra fonto de submilimetraj radioj • infraruĝa fonto | |
Historio de esploro | |
Trovinto | |
Dato de trovo | |
Indikoj | |
Observaj datumoj (Epoko J2000.0) | |
Speco | |
Spektroklaso | M1-2 Ia-Iab (Ruĝa supergiganto) |
Rektascensio | 05h 55m 10.29s |
Deklinacio | +07° 24′ 25.3″ |
Distanco | 427 ± 92 lumjaroj |
Fota magnitudo (B) | |
Videbla magnitudo (V) | |
Konstelacio | Oriono |
Radia rapido | |
Moviĝo: | |
je rektascensio | |
je deklinacio | |
Paralakso | |
Fizikaj propraĵoj | |
Maso | 40 × 1030 kg |
Radiuso | 190 milionoj da km |
Absoluta magnitudo (V) | -5.3 ĝis -5.0 |
Lumeco | 10 000 |
Surfaca temperaturo | 3600 |
Kvanto de pezaj elementoj | |
Aĝo | |
Propraĵoj | |
Listo de steloj | |
Betelĝuzo (ankaŭ nomita α Orionis) estas ruĝeta stelo en la konstelacio Oriono, iom malpli hela ol Riĝelo. Ĝi havas sian nomon el la araba lingvo arabe يد الجوزاء, DMG yad al-ǧauzāʾ, „mano de gigantino“). La diferenco inter la latinliterigita origina nomo kaj la nun kutimiĝinta, laŭ astronomoj kiel ekzemple la germano Daniel Fischer kaŭziĝis pro "historia ortografia eraro". La stelo konsideriĝas ruĝa supergiganto. Kvankam la nomaro de Bayer donas al ĝi la grekan literon α kutime (sed ne ĉiam) rezervitan al la plej hela stelo de konstelacio, ĝi post Riĝelo (mezume 0,12 mag) estas nur la dua plej hela stelo de la konstelacio Oriono.
Komparoj kun aliaj steloj
Ĉiukaze la apuda grafikaĵo sube maldekstre montras, ke Betelĝuzo signife pli grandas ol Riĝelo. Betelĝuzo havas proksimume 800 fojojn la diametro de la suno kaj estas proksimume 10 000 fojojn pli hela en la videbla spektro ol la suno. Laŭ volumeno, 500 000 sunoj kompareblus al la volumeno de Betelĝuzo. Vidita de la Tero, la ruĝeta stelo estas entute la deka plej hela stelo.