Betanzos | |||
---|---|---|---|
| |||
municipo de Galegio | |||
| |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 15300 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 13 082 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 541 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 43° 17′ N, 8° 13′ U (mapo)43.2791691-8.2106329Koordinatoj: 43° 17′ N, 8° 13′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 36 m [+] | ||
Areo | 24,19 km² (2 419 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Betanzos [+] | |||
Betanzos estas urbo kaj municipo de la provinco Korunjo (Galegio, Hispanio), ĉefurbo de la samnoma regiono. La municipo havas areon de nur 24,19 km², unu el la plej malgrandaj municipoj de la provinco.
La teritorio dividiĝas en sep paroĥojn: Betanzos, Brabío, Piadela, Pontellas, Requián, San Pedro das Viñas kaj Tiobre. Ĝi limas norde kun la Rio de Betanzos kaj la municipo Bergondo, oriente kun Paderne kaj Coirós, sude kun Oza-Cesuras kaj okcidente kun Abegondo. Tri riveroj trairas la municipon: Mandeo, Mendo kaj Mero.
Ekonomio
La ekonomio de Betanzos ĉefe baziĝas sur servoj. Betanzos estas administra kaj jura centro de la regiono kiu portas ĝian nomon, ĝia kreskado baziĝas sur la komerco, banko, kulturo kaj turismo.
Ekde industria vidpunkto, la urbo iĝis, pro ties strategia situo, loĝistika centro de kelkaj el la plej grandaj entreprenoj pri transportado, nutrado, ktp.
Monumentoj
Betanzos estas konsiderata kiel la ĉefurbo de la galega gotiko, ĝi posedas unu el la plej bone konservataj historiaj urbopartoj de Galegio. En ĝi troviĝas palacetoj, preĝejoj, muzeoj, vinkeloj, ktp.
Eksteraj ligiloj
- Retpaĝo de la Urbodomo de Betanzos
- Oficiala kronikisto de Betanzos
- Retpaĝo pri novaĵoj de Betanzos Arkivigite je 2011-12-23 per la retarkivo Wayback Machine
- Dosierujo da retpaĝoj de Betanzos Arkivigite je 2012-06-18 per la retarkivo Wayback Machine